Saionji Masayuki

japana esperantisto kaj fakdelegito pri la Yumeiho-terapio en Tokio

SAIONJI Masayuki (jen en Hepburn-latinliterigo, japane 西園寺正幸, en plene esperanta latinliterigo Saionĝi Masajuki, n. en 1943, m. la 1-an de marto 2005) estis fakdelegito pri la Yumeiho-terapio en Tokio. Li famiĝis kiel ofta vizitanto de UK-oj, en kiuj li prelegis pri la Yumeiho-terapio kaj praktike demonstris ĝin. Li fondis Mondan Yumeiho-Societon, kiu fariĝis kunlaboranta faka asocio de UEA en 2001. D-ro Saionji verkis kaj eldonis en Esperanto plurajn librojn pri sia kuracmetodo. Esperanto multe helpis lin en la disvastigo de lia metodo[1].

Saionĝi Masajuki
西園寺正幸 · Saionji Masayuki
Persona informo
Naskiĝo 1943
Morto 1-an de marto 2005 (2005-03-01)
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
manual therapist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Referencoj

redakti
  1. (en) Saionji Masayuki, Yumeiho Belgio

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti