Gareth Richard Vaughan Jones (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1905 en Barry, mortis la 12-an de aŭgusto 1935 en Manĝukuo) – kimra ĵurnalisto, kiu informis pri Granda Malsatego en Ukrainio kaj raportis pri eventoj en Germanio dum aliro al regopovo de Adolf Hitler. Li estis unu el malmultaj fremdlandanoj, kiuj estis senperaj atestantoj de la soveta genocido, kiam pro malsatego mortis laŭ diversaj pritaksoj de 3 ĝis 6 milionoj da viktimoj. Li disputis kun influa ĵurnalisto Walter Duranty, korespondanto de New York Times en Moskvo en la jaroj 1922-1936 kaj laŭreato de Pulitzer-premio en 1932 pro serio da raportoj pri Sovetunio, glorantaj progreson de komunismo.

Gareth Jones
Persona informo
Gareth Richard Vaughan Jones
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1905 (1905-08-14)
en Barry
Morto 12-an de aŭgusto 1935 (1935-08-12) (29-jaraĝa)
en Rehe Province
Mortis pro hommortigo vd
Lingvoj anglakimrafrancagermanarusa vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Aberystwyth University • Trinity College • Barry Comprehensive School vd
Memorigilo Gareth Jones
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
Laborkampo ĵurnalismo • reportage vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jones proprakoste venis al Moskvo, kie neglektante malpermeson de vojaĝo eniris la 7-an de marto 1933 al trajno ĝis Ĥarkovo, poste elvagoniĝis en hazarda stacidomo kaj kun dorsosako plena de nutraĵo migris tra ukrainaj vilaĝoj, kie kunfrontis "malsaton en giganta skalo". Ĉie, kien li alvenis aŭdis la samajn sciigojn: "Ĉiuj ŝvelis de malsato" kaj "Ni atendas la morton". Li dormis sur nuda tero apud mortantaj infanoj kaj raportis pri siaj observoj. Duranty faris ĉion, kio estis en lia povo, por subfosi raportojn de la kimra ĵurnalisto, liajn raportojn nomis "panika klaĉo", nomante ĉiutagan malsategon "oftaj ekmalsaniĝoj kaŭzitaj de nesufiĉa nutrado". Hodiaŭ la raportoj de Duranty estas konsiderataj senkompetente senkritikaj kontraŭ la soveta reĝimo kaj estantaj elemento de stalinisma propagando.

Ĝis junio1933 Jones trifoje vizitis Sovetunion kaj verkis multe da artikoloj en britaj kaja usonaj revuoj. Aŭguste 1933 en Gdańsk renkontiĝis kun germana konsulo en Ĥarkovo, kiu esprimis estimon por lia raportista agado kaj konfirmis, ke la situacio estas multe pli malbona ol tion Jones priskribis, ĉar en Ukrainio mortas milionoj da homoj.

Soveta komisaro pri eksteraj aferoj Maksim Litvinov (kiun pli frue en Moskvo Jones intervjuis) akuzis lin pro spionado kaj en persona letero al ĉefministro de Britio Lloyd George informis pri ĝisviva malpermeso de eniro al Jones sur la teritorion de Sovetunio.

Krom Jones unusola esenca prezentita en la angla lingvo informo estis anonima raporto en Manchester Guardian de Malcolm Muggeridge, en kiu tiu ĉi esprimis opinion, ke la malsatego en Ukrainio estis "unu el la plej teruraj krimoj en la historio, tiom kruelega, ke la homoj estonte apenaŭ kredos, ke tio okazis".

Gareth Jones ankaŭ vizitis Germanion dum transpreno de regopovo fare de Adolf Hitler. La 25-an de februaro 1933 li flugis kun Hitler de Berlino ĝis Frankfurto kiel la unua ĵurnalisto en aviadilo de la nova kanceliero de Germanio. Tiam li skribis, ke "Se la maŝino frakasiĝos la tuta historio de Eŭropo trapasos laŭ alia vojo". Li tralegis Mein Kampf kaj estis konscia pri planoj de germana dominado, koloniigo de Orienta Eŭropo kaj ekstermado de judoj. Estante atestanto de germana reago al la gvidanto en Berlino kaj dum manifestacio en Frankfurto li sentis povon de "pura, primitiva kulto".

En 1935 Jones iris al Manĝukuo por rigardi sovetajn-japanajn rilatojn sur tiu ĉi kontroversia teritorio. Li trafe konsideris la areon spektejo de la monda konflikto inter "faŝismo" kaj "kontraŭfaŝismo". En neklaraj cirkonstancoj estis forkondukita de banditoj kaj murdita. Ekzistas spuroj, ke mortigon de la ĵurnalisto ĉeestis soveta NKVD.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti