David Lloyd George

(Alidirektita el Lloyd George)

David LLOYD GEORGE (naskiĝis la 17-an de januaro 1863 en Manchester, Anglio – mortis la 26-an de marto 1945 en Ty-newydd, apud Llanystumdwy, Caernarvonshire, Kimrio), estis ĉefministro de Britio (1916–22), grava personeco dum la dua periodo de la unua mondmilito.

David Lloyd George
Persona informo
David Lloyd George
Naskonomo David Lloyd George
Naskiĝo 17-an de januaro 1863 (1863-01-17)
en Manĉestro
Morto 26-an de marto 1945 (1945-03-26) (82-jaraĝa)
en Llanystumdwy
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba tumoro vd
Tombo grave of David Lloyd George vd
Religio Baptismo vd
Lingvoj kimraangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Partio Liberala Partio vd
Subskribo David Lloyd George
Familio
Dinastio Lloyd George family vd
Patro William George vd
Patrino Elizabeth Lloyd vd
Gefratoj William George vd
Edz(in)o Margaret Lloyd George • Frances Lloyd George, Countess Lloyd-George vd
Infanoj Gwilym Lloyd George, 1st Viscount Tenby • Megan Lloyd George • Richard Lloyd George, 2nd Earl Lloyd-George of Dwyfor • Mair Eluned Lloyd George • Olwen Elizabeth Lloyd George • Jennifer Mary Stevenson vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • solicitoro • ŝtata funkciuloverkisto vd
Aktiva en Londono10 Downing Street • 11 Downing Street vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en kimria intelektula familio. Li finstudis juron en 1884, ses jarojn poste ekaktivis en la politiko. Li venkis en intertempa parlamenta baloto en elekta distrikto de Caernarvon kaj tiun mandaton retenis li dum 55 jaroj. Li estis unu gvidanto de radikala parto de la opozicia Liberala Partio kaj konatiĝis pro lia spriteco, diskutemo kaj persisteco. Li forte kontraŭis la buran militon, tiel oni preskaŭ linĉis lin en 1901 en la konservativa urbo, Birmingham.

Fine de 1905 fondiĝis liberala registaro de Sir Henry Campbell-Bannerman, en kiu Lloyd George iĝis ministro pri komercaj aferoj. En tiu posteno li eminentis per diskuta, trakta, pacienca solvo de la strikoj. Kiam en 1908 iĝis Herbert Henry Asquith la registara gvidanto, Lloyd George iĝis financa ministro. Li devis samtempe financi la socialajn reformojn kaj evoluigon de la brita mararmeo. Li volis pli forte impostigi la riĉulojn, sed la Domo de la Lordoj rifuzis tion. Tiuj aferoj kondukis al konstitucia krizo kaj du eksterordinaraj balotoj. Oni akceptis en 1911 novan leĝon pri la parlamento, kiu limigis jurajn rajtojn de la Domo de la Lordoj. Lloyd George metis la bazojn de la moderna bonfara ŝtato antaŭ la unua mondmilito. Li akceptigis la sociasekuran leĝon laŭ la germana ekzemplo.

En 1913 senvulaiĝis, ke Lloyd George kaj ĉefprokuroro Rufus Isaacs aĉetis sub merkata prezo akciojn de la usona firmao Marconi. Kvankam la entrepreno estis jure sendependa de la brita Marconi-konserno, ili fakte strikte kunlaboris. La brita Marconi ricevis profitegajn mendojn de la registaro. Kvankam la inspekta komisiono de la Malsupra Ĉambro liberparolis ambaŭ politikistojn pri la korupteco, la reputacio de Lloyd George iĝis makula.

Li komence kontraŭis envolviĝon de Britio al la unua mondmilito, sed poste per ĉiu forto fokusis lin foton je solvo de la financaj problemoj kaŭzitaj de la milito.

Kiam la liberala partio fondis koalicion kun la konservativa partio en 1915, li respondecis kiel ministro pri la produktado de la militaj materialoj. Je morto de Lord Kitchener en 1916, oni nomumis lin al militafera ministro. Ĉar la taskojn plenumis, direktis la generalstaba estro Siro William Robertson, Lloyd George iĝis pli kaj pli skeptika pri agado de la brita militistara gvidantaro.

Kiam la ĉefministro Asquith abdikis la 5-an de decembro 1916, lin sekvis du tagojn poste Lloyd George. La ĉefministro kreis kvinmembran militan kabineton, kiu rapidigis la decidojn. Li apogis la agrikulturan produktadon, enkondukis la kuponsistemon, organizis konvojojn kontraŭ la germanaj submarŝipoj. Dum lia regado, la gravaj industriaj branĉoj, fervojo estis ŝtate kontrolitaj, direktitaj.

Lia milita strategio ne estis sukcesa, li estis malfidema al Robertson kaj Siro Douglas Haig, ĉefo de la armeo, tiel ilia konflikto kondukis plurfoje al fiasko de la brita armeo. Li ne sendis ekzemple al Haig militan provizon en vintro de 1917–18 por ke li ne eku novan sensukcesan ofensivon. Pro tio, la germanoj preskaŭ trarompis la britan fronton en printempo de 1918. Li situo solviĝis, kiam en aprilo marŝalo Ferdinand Foch transprenis gvidadon de ĉiuj fortoj en la okcidenta fronto. Post tio, la entento ekis la ofensivon kaj devigis Germanion je armistico en novembro de 1918.

En decembro de 1918, la koalicio denove venkis en la balotoj, Lloyd George restis ĉefministro.

Lloyd George partoprenis en la konferenco de Versailles kun la malcedema franca ĉefministro Georges Clemenceau kaj la cedema usona prezidento Woodrow Wilson. Lloyd George reprezentis mezan opinion.

En Britio kaŭzis grandan internan politikan maltrankvilecon la irlanda enlanda milito. Lloyd George ĉesigis la perfortan agadon en somero de 1921 kun interkonsento de la konservativoj kaj ekis traktadojn, kiuj kondukis al rekono de la sendependa Irlando en decembro de 1921.

Lian eksiĝon kaŭzis la incidento de Çanak en 1922, kiu minacis la landon – laŭ la akuzantoj – per milito kontraŭ Turkio. Kiam la konservativoj forlasis la koalicion la 19-an de oktobro 1922, Lloyd George tuj abdikis. Li estis prezidanto de la Liberala partio en 1926-1931.

Li verkis en la 1930-aj jaroj la verkojn War Memoirs (Militaj rememoroj) kaj The Truth About Peace Treaties (La vero pri la pactraktadoj).

Winston Churchill invitis lin en 1940 al la milita kabineto, sed Lloyd George rifuzis tion pro lia sanstato kaj aĝo.

Kuriozaĵo redakti

3.08.1940: En Nov-Jorko: "Nowy Świat" (Nova Mondo) citis eldiron de kontraŭpola politikisto David Lloyd George el "New York Amerika", kiu skribis pri la germana invado en Pollandon: Facila anekso de tia lando kiel Pollando, kiu ne posedis defendon, havis malbone organizitan kaj fie gvidatan armeon kaj malkuraĝan registaron kun protesto pri tiu mensoga kaj ofenda artikolo, metita en ambasado de Britio en Vaŝingtono subskribita de la Asocio de Polaj Eldonistoj kaj Ĵurnalistoj en Ameriko, "esprimanta opinion de 5 mil poloj en Ameriko".

Biografio redakti

  • Albert J. Sylvester: The Real Lloyd George (1947)
  • Thomas Jones: Lloyd George (1951)
  • Frank Owen: Tempestuous Journey: Lloyd George, His Life and Times (1954)
  • John Grigg: The Young Lloyd George (1973)
  • Lloyd George: The People's Champion, 1902–1911 (1978)
  • Lloyd George: From Peace to War, 1912–1916 (1985).