Ferdinand FOCH (pron. [foŝ], n. 2-an de oktobro 1851, Tarbes, Francio - m. 20-an de marto 1929, Parizo) estis marŝalo de Francio, ĉefkomandanto de la ententaj armeoj dum la lastaj monatoj de la unua mondmilito.

Ferdinand Foch
Persona informo
Naskonomo Ferdinand Jean Marie Foch
Naskiĝo 2-an de oktobro 1851 (1851-10-02)
en Tarbes
Morto 20-an de marto 1929 (1929-03-20) (77-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Cathédrale Saint-Louis-des-Invalides
Lingvoj franca
Loĝloko avenue de Saxe
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Subskribo Ferdinand Foch
Okupo
Okupo oficiromilitisto
vdr
Ferdinand Foch antaŭ 1915

Li abiturientiĝis en julio de 1870, dumtempe ekis la milito. Post la armistico de 1871, li revenis al jezuita lernejo de Saint-Clément, kie li devis loĝi kun engarnizonigitaj germanaj soldatoj. La doloro kaj la venĝosento instigis lin iri la soldatan vivvojon. Li celis reakiri Lotaringion kaj la urbon Messon por Francio.

Li estis lernanto en École Polytechnique dum du jaroj kaj en 1873 iĝis lernanto de École d'Application de l'Artillerie (artileria lernejo). Li iĝis artileria oficiro, ano de Artileria Komisiono de Parizo (ĉ. 1880). Li geedziĝis en Bretonio kaj akiris kastelon de Trofeunteuniou, kiu iĝis por li dua familia hejmo.

Foch en 1885 iĝis studento de École Supérieure de Guerre (Militara Altlernejo). Li revenis en 1895 al la altlernejo en rango de majoro kaj iĝis adjunkto, iom poste profesoro.

En 1908 li estis jam brigada generalo, kiam ĉefministro Georges Clemenceau nomumis lin gvidanto de la lernejo. La ŝlosilvortoj de lia instruado estis: ideo kaj volo.

Li iĝis divizia generalo en 1911.

Dum la unua mondmilito, Foch komence batalis en Lotaringio. Lia taĉmento forte kontraŭstaris kaj tiel helpis la ĉefkomandanton Joseph Joffre en la unua batalo de la Marno.

En 1915-16, li sensukcese provis trarompi la germanajn liniojn.

Ekde majo de 1917, li estis konsilanto de la ententaj armeoj. Post eksiĝo de la Rusa Imperio (Sovet-Rusio), Foch proponis komunan komandantaron, sed la brita ĉefministro David Lloyd George kaj Clemenceau ne akceptis tion nur post la germanaj sukcesoj en marto de 1918 (26-an de marto). Helpe de la usonaj soldatoj kaj militaraj materialoj, li sukcese venkis la germanojn.

Li ricevis la rangon marŝalo la 6-an de aŭgusto 1918.

Ferdinand Foch estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Bibliografio redakti

  • B. H. Liddell Hart: Foch: The Man of Orléans (1931)
  • James Marshall-Cornwall: Foch as Military Commander (1972)

Vidu ankaŭ redakti