Tarbes
komunumo en la departemento Altaj Pireneoj de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tarbes (stacidomo). |
Tarbes [tarb'] (aŭ okcitanlingve Tarba [tarbo]), en esperanto Tarbezo[1][2], estas mezgranda franca komunumo, lokita en la departemento Hautes-Pyrénées kaj en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 000 loĝantojn kaj estas la prefektejo de la departemento.
Tarbes · Tarba | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Okcitanio | ||||
Departemento | Altaj Pireneoj (prefektejo) | ||||
Arondismento | Tarbes (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 65440 [+] | ||||
Poŝtkodo | 65000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro (ekde 2014-2020) | S-ro Gérard Trémège | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 44 529 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 905 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 14′ N, 0° 4′ O (mapo)43.2327777777780.074444444444453Koordinatoj: 43° 14′ N, 0° 4′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 304 m [+] | ||||
Areo | 15,33 km² (1 533 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tarbes [+] | |||||
Tarbes estas grava industria centro en tiu parto de la regiono Sudo-Pireneoj kaj granda militista centro.
Geografio
redaktiTarbes sterniĝas meze de vasta ebenaĵo piede de la montoj Pireneoj, kaj estas trafluata de la rivero Adour.
Vidindaĵoj
redaktiMalnova ĉefurbo de la provinco Bigorre, ĝi tamen posedas malmultajn postrestaĵojn el sia pasinteco: la katedralo (13-a ĝis 17-a jarcentoj) kaj la granda parko Massey estas la plej gravaj vidindaĵoj.
Referencoj
redakti- ↑ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio http://www.satesperanto.org/eldonkooperativo/spip.php?article77
- ↑ malaperinta esperanto65.fr (ligilo al versio savita ĉe archive.org), uzo de "Tarbezo" en blogo de la loka esperantista asocio