The Soviet Story estas dokumenta filmo eldonita en 2008. Ĝi temas pri la sovetia komunismo kaj rilatoj inter Sovetio kaj Nazia Germanio antaŭ 1941. Ĝin verkis kaj reĝisoris Edvīns Šnore kaj aŭspiciis la frakcio Unio por Eŭropo de la Nacioj en la Eŭropa parlamento.

La Sovetia Rakonto
filmo
Originala titolo The Soviet Story
Produktadlando Latvio
Originala lingvo Plejparte angla, ankaŭ rusa k.a.
Kina aperdato 5-a de majo, 2008
Daŭro 85 minutoj
Ĝenro dokumenta/propaganda
Kameraado Edgars Daugavvanags
Uvis Brujāns
Rakontado Jon Strickland
Reĝisoro(j) Edvīns Šnore
Produktisto(j) Kristaps Valdnieks
Scenaro Edvīns Šnore
Filmita en Rusio, Pollando, Germanio, Litovio, Latvio, Usono, Britio, Francio
Loko de rakonto Sovetunio
IMDb
vdr

La filmo prezentas intervjuojn kun okcidentaj kaj rusaj historiistoj, ekzemple Norman Davies kaj Boris Sokolov, rusa verkisto Viktor Suvorov, sovetia disidento Vladimir Bukovskij, membrojn de la Eŭropa parlamento, kaj partoprenintoj kaj viktimoj de sovetia teroro.

La filmo argumentas, ke ekzistis intimaj filozofiaj, politikaj kaj organizaj ligoj inter la nazia kaj sovetia sistemoj antaŭ kaj dum la fruaj etapoj de la 2-a mondmilito.[1] Ĝi reliefigas la Grandan purigon, la Holodomoron, la Pakton Ribbentrop-Molotov, la masakron de Katyn, la kunsidojn de Gestapo kaj NKVD en 1939-1940, sovetian alilokadon de popoloj, kaj medicinajn eksperimentojn en GULAG.


Citaĵoj redakti

  1. Telling the Soviet story, The Economist, 2008-05-22; alirdato: 2008-06-03

Eksteraj ligiloj redakti