George HERBERT (naskiĝis la 3-an de aprilo 1593, mortis la 1-an de marto 1633) estis angla poeto. Lia frato estis la filozofo Edward Herbert.

George Herbert
Persona informo
George Herbert
Naskiĝo 3-an de aprilo 1593 (1593-04-03)
en Montgomery
Morto 1-an de marto 1633 (1633-03-01) (39-jaraĝa)
en Bemerton
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj grekaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioKimrio vd
Alma mater Trinity CollegeWestminster School vd
Familio
Patro Richard Herbert, Lord of Cherbury vd
Patrino Magdalen Herbert vd
Gefratoj Edward Herbert, 1st Baron Herbert of Cherbury • Henry Herbert vd
Edz(in)o Jane Danvers vd
Profesio
Okupo pastro • poeto • verkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Montgomery Castle (Kimrio), kaj estis parenco de nobela familio. Li studis en Kembriĝo (Anglio) kaj restis tie en la universitato por instrui retorikon. En la jaro 1626 li tamen decidis dediĉi sin al ekleziaj celoj, kaj ekde 1630 li laboris kiel pastro en Bemerton apud Salisbury. Li uzis multe da siaj riĉaĵoj por helpi malriĉulojn kaj por restaŭri la preĝejon. En 1633 li mortis tie.

La verkaro de George Herbert konsistas ĉefe el religia liriko, kies plej granda parto aperis en la kolekto The Temple (La Templo, 1633). En la jaro 1652 eldoniĝis lia traktato A Priest to the Temple.

Li estis metafizika poeto (inter aliaj tiaj poetoj estis John Donne, Richard Crashaw, Andrew Marvell kaj Thomas Traherne). La metafizikaj poetoj uzis karambolojn kaj malsimplajn ideokombinojn por esplori filozofajn temojn, kaj aludoj al ĉiutagaj aĵoj ofte enkondukis profundan pensadon.

Pluraj el liaj poemoj estas uzitaj por himnoj.

En Esperanto aperis redakti

La poemoj Disciplino, Redempto, La kolĉeno, kaj Avaro aperis en Angla Antologio, vol. 1 p. 111 - 114.

Eksteraj ligiloj redakti