Ólafur Egilsson (naskiĝinta en 1564, mortinta la 1-an de marto 1639) estis islanda teologo kaj verkisto de historiscience gravaj rememoroj.

Ólafur Egilsson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1563 (1563-11-30)
Morto 1-an de marto 1639 (1639-03-01) (75-jaraĝa)
Religio luteranismo vd
Ŝtataneco Danio vd
Profesio
Okupo pastoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
titolpaĝo de la en 1628 publikigita danlingva verko pri la travivaĵoj de Ólafur Egilsson

Vivo redakti

En 1627 li kune kun la edzino kaj du filoj perforte forkaptitis de berberoj okaze de sturmpreno de la setlejo Vestmannaeyjar. La islandanojn oni kunprenis al Alĝero kie la familianoj separiĝis. Egilsson sukcesis reveni patrujen jam en 1628 dume lia edzino Ásta Þorsteinsdóttir troviĝis en kaptiĝo ankoraŭ ĝis 1637. La du filojn li neniam plu revidis.

Li verkis pli malfrue rememorojn kiuj publikiĝis kaj en Islando[1][2] kaj Danujo. Ekzistas ankaŭ traduko anglen.[3]

En sia rakontado Egilsson detale montras la brutalan agadon de la piratoj kaj informas ĝenerale pri la praktiko de sklavkomerco mediteranea en Alĝerio. Do temas pri gravega fonto por la atakoj de otomanoj al Islando, kio eĉ en niaj tagoj konatas en Islando sub la titolo Tyrkjaránið.[4][5]

Referencoj redakti