Doĵd

rusia televida kanalo

Doĵd (ruse Дождь, Doĵd; elp.doŝt, "pluvo": internacia nomo ankaŭ Dozhd kaj TV RainRain TV) estas opozicia televido-kanalo en Rusio. La kanalon fondis kaj estras Natalija Sindejeva, kaj ĝi fokusas ĉefe pri novaĵoj, koncertoj, politiko, kulturo kaj dokumentaĵoj.[1]

Doĵd
bildo
bildo
televidstacio • YouTube channel • retejo
Ĝeneralaj informoj
Landoj Nederlando
Komenciĝo de elsendoj 27-a de aprilo 2010
Posedata de Natalya Sindeyeva • Alexander Vinokurov vd
Ĉefa temo politiko de RusioRusia kulturo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
136 329 115

(stato la 21-a de februaro 2022)

vdr
Fondinto, posedanto kaj programestro Natalja Sindejeva (2013)

La kanalo komencis dissendi en aprilo 2010, unue nur en Interreto. Ĝi konatiĝis internacie en 2011 pro sia raportado pri la protestoj post la rusiaj elektoj.[2]

Ekde 2014 la kanalo estis spepktebla nur per Interreto kaj perdis 80% de siaj spektantoj. La 1-an de marto 2022 la kanalo estis blokita fare de rusiaj aŭtoritatoj pro sia raportado kiu ne obeis la rusian cenzuron pri la invado de Rusio en Ukrainion.[3] Poste sciigis ĉefredaktisto Tiĥon Dzjadko ke li kaj pluraj kolegoj forlasis la landon pro sekureco.[4]

Historio redakti

La ideo krei televidan kanalon venis al Natalja Sindejeva en 2007 dum ŝia restado sur la televida merkato en Francio. Kune kun Vera Kriĉevskaja, Olga Popkova kaj Olga Zaĥarova ŝi preparis ĝis la plej eta detalo la estontan kanalon, kaj la 27-an de aprilo 2010 ĝi komencis dissendi.

 
Intervjuo kun Dmitrij Medvedev en la studio de Doĵd.

Interesaĵo redakti

En 2022 Latva Konsilio de Elektronikaj Amaskomunikiloj (NCESMI) retirigis koncesion por la rusia televido Doĵd pro pluraj mispaŝoj: interalie ĝi montris mapon sur kiu Krimeo estis prezentita kiel parto de Rusio, kaj la prezentisto nomis Rusian armeon "nia armeo".[5][6]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti