Protestoj en Rusio en 2011-2013

Protestoj en Rusio en jaroj 2011-2013 estas serio da politikaj protestoj kiuj komenciĝis en Rusio post la balotoj al la Ŝtata Dumao la 4-an de decembro 2012. Partoprenantoj deklaris ke dum tiu balotado estis amasaj leĝrompigoj kaj falsadoj. Pli vaste, dum tiuj jaroj en Rusio okazis kresko de sociaj konfliktoj al kiuj apartenas ankaŭ apartaj laboristaj strikoj ktp.

La 10-a de decembro 2011: la unua el serio de amasaj mitingoj en Moskvo sur la placo Bolotnaja

Dum la protestoj en Moskvo kaj multaj aliaj urboj estis organizitaj demonstracioj kaj mitingoj kontraŭ malhonestaj balotoj kaj por eksigo de la nuna estraro de Rusio, plej amasaj protestoj dum la lasta jardeko.

Kutime ilin partoprenis "unuiĝinta opozicio": maldekstra movado (socialistoj, anarkiistoj kaj aliaj), liberaluloj, rusaj naciistoj. Estis ankaŭ diversaj lokaj opoziciaj aranĝoj kun ne multe da partoprenantoj.

Unuaj protestoj redakti

La 4-an de decembro 2011 en Moskvo okazis kelkaj manifestacioj kun ne multe da partoprenantoj (plejparte rusaj naciistoj). Tamen ili estis dispelitaj de la polico.

La 5-an de decembro 2011 en Moskvo okazis permesita aranĝo kontraŭ deklaritaj rezultoj de malhonestaj balotoj kiu estiĝis - laŭ asertoj de ĵurnalistoj - la plej amasa ekde 1993 kun 2 mil - 10 mil partoprenantoj. 300 homoj estis arestitaj.

En Moskvon estis enkondukita la ena armeo por malebligo de aliaj protestoj [1]. Tamen sekvajn tagojn la protestoj daŭris en Moskvo kaj aliaj lokoj.

Amasa protesta manifestacio estis permesita oficiale la 10-an de decembro 2011 en Moskvo sur la Placo de Revolucio (apud la Ruĝa Placo kaj Kremlo). Tiam jam sufiĉe multe da moskvanoj sciis pri tio. Tamen tuj antaŭe ĝiaj organizantoj decidis ŝanĝi ĝian lokon al la granda placo Bolotnaja. La mitingo okazis tie kaj estis unu el la plej grandaj. Laŭ oficiala informo, kolektiĝis ekde 25 000 ĝis 150 000 homoj. Ili postulis nuligon de la balotrezultoj, eksigon de la estro de la Centra balotkomisiono Ĉurov kaj liberigon de politikaj enprizonigitoj. Pri amasaj protestoj unuan fojon rakontis federaciaj televidkanaloj. Ankaŭ aliaj urboj subtenis la postulojn de Bolotnaja kaj organizadis similajn aranĝojn.

Sekvintaj protestoj (decembro 2011 - la 6-a de majo 2012) redakti

 
Mitingo la 24-an de decembro 2012 en Moskvo (Prospekto de akademiano Saĥarov)

La sekvan opozician mitingon ĝiaj gvidantoj deklaris la 24-an de decembro 2011, post du semajnoj. Ĝi pasis en Moskvo sur la prospekto de Saĥarov kaj estis eĉ pli amasa (ĝis 120 000 partoprenantoj).

Politikaj protestoj daŭris en 2012. La 4-an de februaro 2012 estis la nova amasa mitingo sur Bolotnaja. Krome, samtempe subtenantoj de la nuna ŝtata reĝimo organizis sian grandan mitingon "kontraŭ oranĝkolora revolucio" (estis inter 50 000 kaj 138 000 homoj, do, ĝi estis pli amasa). Kelkaj amaskomunikiloj asertis ke multaj partoprenantoj de la porregistara mitingo venis pro administra subpremado kaj estis pripagitaj[2].

La 21-an de februaro 2012 kvar muzikistinoj el muzika grupo Pussy Riot organizis prezentadon en la ĉefa moskva kirko — Katedralo de Kristo Savinto — kun sia kanto "Dipatrino, Putin'on forpelu" (ruse Богородица, Путина прогони). Poste ili pro tio estis arestitaj kaj trafis en malliberejon; ilia malliberigo fariĝis unu el gravaj temoj de protestoj en Rusio, kaj la grupo Pussy Riot estis konsiderata kiel batalanto kontraŭ la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj ĝia ĉiama por-registara agado[3].

La 5-an de marto 2012 en Rusio pasis balotado de Prezidanto kie venkis Vladimir Putin. Ĝin sekvis nova serio da protestoj (la 5-an de majo, la 10-an de majo ktp.). Tamen tiuj aranĝoj ne estis tiom amasaj.

La 1-an de majo 2013 en Rusio estis diversaj demonstracioj de maldekstra movado.

"Marŝo de milionoj" la 6-an de majo kaj sekvintaj eventoj redakti

 
Planita kaj reala skemoj de la mitingo la 6-an de majo 2012

La 7-an de majo 2012 estis la inaŭgurado de Vladimir Putin. Pro tio unu tagon antaŭe (la 6-an de majo 2012) opozicio planis organizi en Moskvo demonstracion (marŝo de Kaluĵskaja placo ĝis Bolotnaja).

La aranĝon vizitis homoj el aliaj urboj. Kelkajn jarojn antaŭe polico penis malhelpi al ili atingi Moskvon: prokrastadis aŭtobusojn kaj trajnojn[4], evakuadis stacidomojn. Pli ol mil aktivuloj ne ekpovis veni[5].

La mitingo ne okazis: polico ne permesis al la protestantoj aliri al Bolotnaja. Centoj da homoj estis arestitaj, multaj estis ankaŭ vunditaj. Partoprenantoj asertas ke policanoj batis ilin per gumbastonoj, por suferintoj estis bezonata helpo de medicinistoj[6]. Kvankam preskaŭ ĉiuj arestitoj post nelonge revenis hejmen, post kelkaj monatoj en 2012-2013 oni malliberigadis opoziciulojn pro "organizado de amasaj senordoj". Ĝis nun ili estas en prizonoj. Por esplori kio fakte okazis la 6-an de majo la opozicio organizis specialan komisionon; ĝi asertas ke tiamajn okazintaĵojn kaŭzis antaŭe planita provoko de polico kiu rompis la pacan demonstracion kaj intence batis nekulpajn homojn surstrate.

Dum kelkaj tagoj post la eventoj de la 6-a de majo protestantoj penis kolektiĝi en diversaj lokoj de Moskvo kaj estis kaptitaj de la polico. Ekde la 9-a de majo 2012 ili konstante kolektiĝis sur la bulvardo Ĉistoprudnij ĉe la monumento de kazaĥia poeto Abaj Kunanbajev. Dum unu semajno en Moskvo estis "popola promenado" - libera tendaro de opozicio kiun oni nomis "OkupajAbaj" (ruse "ОккупайАбай") simile kiel Okupu Wall Street en Usono. Tio okazis la unuan fojon en Moskvo. Tia libera tendaro aperis ankaŭ en Sankt-Peterburgo kaj oni provis organizi ilin en aliaj urboj. En la tendaro oni organizadis liberajn lekciojn kaj diskutis pri politikaj kaj sociaj problemoj. Polico ne malhelpis al tendaranoj dum kelkaj tagoj ĝis kiam kelkaj loĝantoj de proksimaj domoj prezentis sian peton al juĝistaro pri ke opoziciuloj "faris nekoncenteblajn kondiĉojn por vivo". Matene la 16-an de majo 2013 polico dispelis la tendaron arestinte pli ol 20 homojn. Ĝiaj partoprenantoj denove kolektiĝis sur Kudrinskaja placo, sed la polico frue forigis ilin de tie.

La 12-an de junio 2012 en Moskvo pasis la nova amasa "Marŝo de milionoj". Laŭ informo de polico, la marŝadon partoprenis 10 mil homoj kaj la mitingon - 18 mil. Ĝiaj organizantoj mem asertis pri 100 - 200 mil homoj.

Protestoj aŭtune - vintre de 2012 redakti

La 15-an de septembro 2012 en Moskvo kaj aliaj urboj okazis nova "Marŝo de milionoj".

La 20-an21-an de oktobro pasis organizita de opozicio popola balotado al la Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio (KKRO) - nova organo reprezentanta opozicion kaj gvidantaro de unuiĝinta opozicio. Tamen multaj maldekstruloj kaj aliaj aktivuloj ne subtenis tiun aranĝon, dubinte pre fidindeco de KKRO kaj asertante ke ĝi fakte tute ne meritas reprezenti la tutan opozicion (ekzistas eĉ opoziciuloj kiuj aktive protestis kontraŭ la decidoj de KKRO).

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio.

La 15-an de decembro 2012 en diversaj urboj okazis la "marŝo de libero". En Moskvo la aranĝo estiĝis la unua amasa manifestacio ne permesita de la polico; 60 partoprenantoj estis arestitaj.

Protestoj dum la unua duonjaro kaj somero de 2013 redakti

En 2013 post ioma malkresko de protesta aktiveco en Rusio denove pasis amasaj protestoj. Ilin kaŭzis plejparte kelkaj novaj leĝoj akceptitaj de la Ŝtata Dumao.

Leĝoj pro kiuj okazis opoziciaj protestoj:

  • la leĝo kiu malermesas al eksterlandanoj adopti infanojn el Rusio ("leĝo de Dima Jakovlev", "Leĝo de malnobluloj");
  • leĝo malpermesanta fari agojn kiuj "insultas sentojn de religiuloj"[7] (ĝin oni konsideras kiel kresko de politika influo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en socio);
  • leĝo kiu malpermesas propagadon de samseksemo (konsiderata kiel ilo por politika subpremado de samseksemaj homoj).

Kronologio:

Amasa protesto kontraŭ kondamno de Navalnij kaj Oficerov okazis la 18-an de julio 2013 vespere kaj daŭris ĝis mateno la 19-an de julio. Ili komenciĝis post kulpiga kondamno al naci-liberalisma politika aktivulo Aleksej Navalnij kaj komercisto Pjotr Oficerov kaj okazis kiel popola kunveno centre de Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj kelkaj aliaj rusiaj urboj. Malgraŭ ili ne estis malpermesitaj de urbestraroj, ilin partoprenis kelkmil homoj (en Moskvo, laŭ diversaj fontoj, ekde 4[8] ĝis 20[9] miloj); la aranĝo povas esti konsiderata tiatempe plej amasa nepermesita protesto. Dum la mitingo en Moskvo la protestantoj okupis placon apud elirejo de la Ŝtata Dumao, dum nelonge malfermis la straton Tverskaja; la polico malliberigis 194 homojn en Moskvo kaj 59 en Sankt-Peterburgo. Poste "Politvestnik" aperigis videofilmeton pri la moskva mitingo[10]. La 19-an de junio Navalnij estis neatendite portempe liberigita pro peto de prokuroraro; en septembro 2013 li jam partoprenis balotadon de moskva urbestro.

Balotado en Rusio kaj protestoj de la dua duonjaro de 2013 redakti

La 8-an de septembro 2014 en Rusio pasis balotoj de estraro en multaj regionoj. Interalie okazis baloto de urbestro en Moskvo, kie opoziscia kanditado Aleksej Navalnij malvenkis; tuj post la balotado okazis opozicia mitingo sur Bolotnaja placo, organizita de la subtenantoj de Navalnij, kiuj opiniis ke ilia kandidato ne povis venki nur pro falsigoj de la balotrezultoj. Samtempe en Jekaterinburg venkis opozicia naci-liberalisma kandidato Rojzman.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Urbestra baloto de 2013 en Moskvo.

Ekde oktobro 2013 opoziciaj protestoj daŭris. Tiatempe en ĉefaj urboj ilin preskaŭ tute ekgvidis rusaj naciistoj.

La 13-an de oktobro 2013, post kiam unu azero en Moskvo faris murdon, multaj naciistoj organizis grandan manifestacion kontraŭ nelaŭleĝa enmigrado en sudo de Moskvo, kiun sekvis amasa senorgigo kaj pogromoj; estis kaptitaj kaj parte detruitaj bazaro, komercejo kaj legombazejo; suferis kelkaj homoj, plejparte enmigrantoj el aziaj landoj. Dum sekvaj tagoj okazis ankoraŭ kelkaj naciismaj aranĝoj. Post ĉi tiuj eventoj en Rusio plifortiĝis kontraŭenmigrada politiko. Pro tio multaj maldekstruloj asertas, ke la naciisma senordigo estas parte organizata de la rusia politika gvidantaro.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Naciisma pogromo en Birjulovo Okcidenta (2013).

Post la okazaĵoj en Burjulovo en Moskvo multfoje okazis murdoj de aziaj laboristaj enmigrantoj, kiun plejparte organizis naciismaj grupoj. La 4-an de novembro 2013 en ĉiuj grandaj urboj de Rusio, multaj lokoj en Ukrainio kaj kelkaj aliaj landoj estis tradicie organizitaj amasaj naciismaj manifestacioj - "Rusa marŝo" (ruse Русский марш).

La 7-an de novembro 2013 en Moskvo okazis manifestacio de KPRF, dediĉita al la 96-jariĝo de la Oktobra Revolucio; sed maldekstra movado ĝin ne aktive partoprenis, konsiderante KPRF dekstra partio. Samtempe estis malpermesita maldekstra manifestacio, kiun dum multaj jaroj maldekstruloj organizadis la 7-an de novembro. La aranĝon kun ne multaj partoprenantoj, tamen, oni provis organizi en kelkaj lokoj de Moskvo, pro tio pli ol 30 homoj estis kaptitaj de la polico[11].

Laboristaj protestoj redakti

Samtempe kun amasaj protestoj de la unuiĝinta opozicio en Rusio kreskis la kvanto de laboristaj protestoj: strikoj, mitingoj, demonstracioj. Tiu fakto, laŭ asertoj de amaskomunikiloj, ne estas vaste konata[12].

En grandaj urboj okazis protestoj de laboristaj eksterlandaj migrantoj, multe el kiuj en nuntempa Rusio vivas en tre malbonaj kondiĉoj.

Partoprenantoj redakti

 
Blanka rubando - unu el simboloj de la protestoj

Multajn amasajn mitingojn partoprenis unuiĝinta opozicio konsistanta el diversaj politikaj movadoj, organizoj kaj politike aktivaj civitanoj:

  • liberalaj movadoj ("Solidareco", organizoj por justaj balotado ktp.); ulu el la plej gravaj iliaj simboloj estas blanka rubando;
  • maldekstruloj (marksistoj (trockismaj organizoj, leninistoj), anarkiistoj); ankaŭ estis stalinistoj kaj neproletaj maldekstraj movadoj;
  • rusaj naciistoj (dekomence sufiĉe aktivaj, poste malpli vaste organizitaj).

Ekzistis kelkaj apartaj konstantaj kolonoj (ĉielarkistoj - GLAT-kolono), ekde junio 2012 - kolono por bonkvalita kaj senpaga klerigado, ekde la 2-a de marto 2013 la aranĝojn partoprenis esperantistoj kun verda flago kaj anarki-esperantistoj.

Laŭ esplorado de sociologoj ("Levada", la 22-an de decembro 2013), en Moskvo 65,3% scias pri la opoziciaj mitingoj, 9,6% tute nenion sciis. Krome, 46% aprobas tiun agadon (el ili 30,5% tute aprobas), 25,3% malaprobas (el ili 13,5% tute malaprobas).

En junio de 2012, laŭ statistika esplorado de "Levada", 2/3 da rusianoj atendas ke amasaj protestoj daŭros, sed nur 25% pensas ke la estraro povas pridiskuti la situacion kun protestantoj. Pli la dispelita mitingo la 6-an de majo scias 70% da homoj; 46% nomis la agojn de la polico tro kruelaj, 34% - adekvataj, 4% - tro molaj[13].

Priskribo en amaskomunikiloj redakti

Pri la amasaj protestoj multe informadis kelkaj amaskomunikiloj: "Eĥo de Moskvo" (ruse Эхо Москвы), RIA Novosti, "Kommersant" kaj aliaj.

Federaciaj televidkanaloj informis tre malmulte. La tutrusia televidkanalo NTV montris filmojn "Anatomio de protesto" (ruse Анатомия протеста) kie oni asertis ke la rusia opozicio estas tute pripagata el eksterlande kaj faras kontraŭpopolan agadon. Tiuj filmoj kaŭzis amasajn protestojn kontraŭ NTV (ekzemple, nepermesita manifestacio la 18-an de marto 2012 apud la televida centro en Ostankino). Krome, ili estis bazo por kilpigo de opoziciaj aktivuloj.[14]

Rezultoj redakti

La 14-an de decembro 2013 la Eŭropa Parlamento alvokis la rusian estraron organizi novajn "liberajn kaj justajn balotojn" post registrado de ĉiuj opoziciaj partioj. En sia rezolusio ĝi esprimis sian opinion pri malbona situacio kun homaj rajtoj en Rusio.

La opinio pri bezono de novaj balotoj estis ignorita. En aprilo-majo 2012 oni akceptis leĝojn kiuj plifaciligas registradon de politikaj partioj.

La 9-an de junio 2012 ekfunkciis la leĝo pri mitingoj postulanta pli seriozajn punojn kaze de rompado de la reguloj pri organizado de opoziciaj aranĝoj. Ĝi estis malaprobita de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En Esperanto:

Ruslingve: