Francesco Nullo (naskiĝis la 1-an de marto 1826 en Bergamo (Italio), mortis la 5-an de majo 1863 en Krzykawka (distrikto Olkusz) – itala kolonelo. Amiko de Giuseppe Garibaldi, komandanto de italaj volontuloj, kiuj partoprenis januaran ribelon kontraŭ Rusia Imperio en Pollando.

Francesco Nullo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1826 (1826-03-01)
en Bergamo
Morto 5-an de majo 1863 (1863-05-05) (37-jaraĝa)
en Malgrandpollanda Provinco
Tombo Olkusz
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoReĝlando ItalioRusia Imperio
Okupo
Okupo komercisto
vdr

Vivo redakti

Francesco Nullo partoprenis la militon kun Aŭstrio en 1848.

Aprile 1863 alvenis de Italio al Krakovo. Nomumita de Nacia Registaro generalo.

La 3-an de majo fronte de Ital-Franca Legio transpaŝis la landlimon de Pola Reĝlando apud Krzeszowice. La unua batalo estis por li sukcesa, li supervenkis rusajn taĉmentojn apud Podłęże (distrikto Olkusz).

Pereis en la batalo apud Krzykawka. Entombigita en tombejo en Olkusz. En 1908 sur lia tombo konspire ekestis monumento laŭ iniciato de d-ro Buchawiecki.

Mortfalintaj ribelantoj en 1863 estis distingitaj de Prezidanto de Pollando Ignacy Mościcki la 21-an de januaro 1933 per la Kruco de Sendependeco kun Glavoj.

Komence de januaro 1937 oni informis, ke en la urba arkivo de Bergamo oni malkovris testamentojn de la italaj partoprenintoj de la januara ribelo Francesco Nullo kaj Luigi Caroli, propramane skribitaj de ili antaŭ forveturo al polaj terenoj en 1863.

En la Muzeo de Pola Armeo en Varsovio troviĝas lia 6-pafa revolvero produktita en Svislando. Maldekstre de la pafiltubo estas gravurita surskribo: Patrioti Svizzeri al ten[en]te Col[onel]lo Nullo (Svisaj patriotoj al la kolonelo Nullo).

Memorigo redakti

  • Februare 1939 en Varsovio oni malkovris la monumenton al Francesco Nullo ĉizitan de Gianni Remuzzi, la donaco de Bergamo, familia urbo de la heroo.
  • La nomon Francesco Nullo portis varŝipo surakvigita la 2-an de oktobro 1963 en Ŝipfarejo Gdynia - la unua ŝipo konstruita en Pollando en la malseka doko.

Bibliografio redakti

  • Kronika powstań polskich 1795-1944 (Kroniko de la polaj ribeloj 1795-1944), Varsovio 1994.
  • Z. Ćwiek, Przywódcy powstania styczniowego. Sześć sylwetek (Gvidantoj de la januara ribelo. ses siluetoj), Varsovio 1963, (p. 240)
  • R. Korbal, Polskie Powstania Narodowe (Polaj Naciaj Ribeloj), Poznań 1997

Eksteraj ligiloj redakti