Muzeo de Pola Armeo
Muzeo de Pola Armeo (pole Muzeum Wojska Polskiego w Warszawie) estas muzeo en Varsovio, prezentanta kolektojn dediĉitajn al la historio de armitaj fortoj kaj la historio de Pollando, situanta ĉe Al. Jerozolimskie 3.
Muzeo de Pola Armeo | ||
---|---|---|
Lando | Pollando | |
Situo | Varsovio | |
- koordinatoj | 52° 13′ 55″ N, 21° 1′ 33″ O (mapo)52.23194421.025833Koordinatoj: 52° 13′ 55″ N, 21° 1′ 33″ O (mapo) | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
![]() |
||
Muzeo de Pola Armeo | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La muzeo kolektas, science prilaboras, esploras kaj ekspozicias objektojn kun arme-historia karaktero.
HistorioRedakti
La muzeo fondiĝis la 22-an de aprilo 1920 per dekreto de Ĉefkomandanto, Marŝalo de Pollando Józef Piłsudski. Ĝia direktoro estis Bronisław Gembarzewski – historiisto pri militistiko, muzeologo, kaj ankaŭ plurjara direktoro de la Nacia Muzeo en Varsovio (de 1916 ĝis 1936).
De 1933 la Muzeo de Pola Armeo troviĝas en la nuna konstruaĵo. Parto de kolektaĵoj prezentataj en la muzeo devenis de kolektataj de la unua duono de la 19-a jarcento polaj militaraj memoraĵoj de Wincenty Krasiński. En 1939 oni prezentis en ĝi pli ol 60 mil eksponaĵojn. Dum la germana okupado ili estis forveturigitaj al Germanio. Plimulto de la muzeaj salonoj kaj la ekonomia bazo estis ŝanĝitaj al deponejoj de Waffen-SS.
En 1944 la loko ŝanĝis sian nomon al la Muzeo de Pola Armeo, kiu ekfunkciis por vizitantoj en 1946. Depostulaj agadoj permesis regajnon de ĉ. 40 mil eksponaĵoj.
Prezentata konstanta ekspozicio bildigas historion de la polaj armiloj, i.a. la kolekton de pafiloj ekde mezepoko ĝis la 18-a jarcento.
Vidu ankaŭRedakti
BibliografioRedakti
- Małgorzata Omilanowska, Jerzy S Majewski, Warszawa Przewodnik (Varsovio Gvidlibro), Wiedza i Życie, Varsovio 2000, ISBN 83-7184-861-7.
- Wielka Encyklopedia PWN (Granda Enciklopedio de PWN), Varsovio 2003, volumo 18, p. 236, ISBN 83-01-13357-0 volumoj 1-30, ISBN 83-01-13443-7 volumo 5
Eksteraj ligilojRedakti
- Strona Muzeum Wojska Polskiego Paĝo de la Muzeo de Pola Armeo
- Statut Muzeum Wojska Polskiego w Warszawie, nadany zarządzeniem Ministra Obrony Narodowej Nr 4/MON z dnia 26 stycznia 2007 Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine Statuto
- Otwarcie Muzeum Wojska Polskiego w Warszawie Malfermo de la muzeo en la kroniko de PKF (Pola Filma Kroniko), en la bazo Repozytorium Cyfrowe Filmoteki Narodowej