Oskar Kokoschka (naskiĝis la  1-an de marto 1886(nun 1886-03-01), mortis la 22-an de februaro 1980) estis aŭstra pentristo, poeto kaj dramisto. Li estas plej multe konata pro siaj intensaj ekspresionismaj portretoj kaj pejzaĝoj.

Oskar Kokoschka
Oskar Kokoschka, 1963
Oskar Kokoschka, 1963
Naskiĝo la  1-an de marto 1886(nun 1886-03-01)
en Pöchlarn  Aŭstrio
Morto la 22-an de februaro 1980 (93‑jara)
en Montreux   Svislando
Nacieco Aŭstra, Brita
Sukcesis kiel Pentristo
Artista celigo Ekspresionismo
Reprezentaj verkoj Die Windsbraut
Persona informo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Cemetery of Clarens
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioCislajtioAŭstrioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Aplikataj Artoj en Vieno
Subskribo Oskar Kokoschka
Familio
Amkunulo Olda Kokoschka
Okupo
Okupo pentristo • dramaturgo • poeto • universitata instruisto • dezajnisto • grafikartisto • desegnisto • vidartisto • ilustristoverkisto
Verkoj Prometheus
The Bride of the Wind
Self-Portrait of a Degenerate Artist
vdr
Domo en kiu Oskar Kokoschka naskiĝis en Pöchlarn (aŭgusto 2006)

Biografio redakti

La unuaj laboroj de Kokoschka estis poŝtkartoj kaj desegnoj por infanoj. En sia frua kariero li faris portretojn de Vienaj famuloj. Li estis en la aŭstra armeo dum la Unua mondmilito kaj estis vundita. En hospitalo, kuracistoj diris ke li estis mense malstabila. Li vojaĝis tra Eŭropo kaj pentris pejzaĝojn.

Kokoschka havis amaferon kun Alma Mahler. Ŝi ĉesis la rilaton. Li daŭre amis ŝin la tutan vivon. Unu el liaj plej grandaj verkoj Die Windsbraut (aŭ La Tempesto), estas omaĝo al ŝi. Lia poemo Allos Markar[1] temis pri tiu rilato.

Taksita de degenerinta arto fare de Nazioj, Kokoschka forlasis Aŭstrion en 1934 por Prago. En 1938, kiam ĉeĥoj engaĝiĝis en Wehrmacht, Li fuĝis al Unuiĝinta Reĝlando. Li restis tie dum la milito.

Kokoschka fariĝis brita civitano en 1946. En 1978 li reakiris sian Aŭstran civitanecon. Li vojaĝis al Usono en 1947. Poste li translokiĝis al Svislando. Li vivis tie la reston de sia vivo. Li mortis en Montreux.

Artaj verkoj redakti

  • 1909: Lotte Franzos
  • 1909: Martha Hirsch I
  • 1909: Hans kaj Erika Tietze
  • 1909: Sankta Veronika kun la tuko
  • 1909: Les Dents du Midi
  • 1909: Infanoj ludantaj
  • 1910: Muta naturo kun ŝafido kaj Hiacinto
  • 1910: Rudolf Blümner
  • 1911: Hermann Schwarzwald I
  • 1911: Egon Wellesz
  • 1911: Krucumado
  • 1912: Du Nudoj
  • 1913: Pejzaĝo en la Dolomitoj (kun Cima Tre Croci)
  • 1913: La Tempesto
  • 1913: Carl Moll
  • 1913: Muta naturo kun Putto kaj Kuniklo
  • 1915: Vaganta kavaliro
  • 1917: Portreto de la Patrino de Artisto
  • 1917: Amantoj kun Kato
  • 1917: Stokholma Haveno
  • 1920: La Povo de Muziko
  • 1919: Dresden, Neustadt I
  • 1921: Dresden, Neustadt II
  • 1921: Du Knabinoj
  • 1922: Mem-portreto ĉe pentrista stablo
  • 1923: Mem-portreto kun krucitaj Brakoj
  • 1925: Amsterdam, Kloveniersburgwal I
  • 1924: Venecio, Ŝipoj sur Dogana
  • 1925: Toledo
  • 1926: Mandrilo
  • 1926: Boaco
  • 1929: Arabaj Virinoj kaj Infano
  • 1932: Knabino kun floroj
  • 1934: Prago, Vido el Vilao Kramář
  • 1937: Olda Palkovská
  • 1938: Prago - Nostalgio
  • 1940: La Krabo
  • 1941: Anschluss - Alico en Mirlando
  • 1941: La Ruĝa Ovo
  • 1948: Mem-portreto (Fiesole)
  • 1962: Tempesta Tajdo en Hamburgo
  • 1966: La Elĵetita Amanto
  • 1971: Time, Gentlemen, Please[2]

Elektitaj disĉiploj redakti

Literaturaj verkoj redakti

Literaturaj verkoj de Kokoschka estas tiel kuriozaj kaj interesaj kiel liaj artaj verkoj. Lia memoraĵo, A Sea Ringed with Visions, estas tiel freneze psikedela kiel io ajn verkita de aliaj sub la influo de nunaj halucinogenoj. Lia mallonga teatraĵo "Murdisto, Espero de Virinoj" estas ofte nomita la unua ekspresionisma dramo. Lia Orpheus und Eurydike (1918) fariĝis opero fare de Ernst Krenek.

Bibliografio redakti

  • 1908: Die träumenden Knaben (La dormantaj knaboj) Vieno: Wiener Werkstätte (Originale publikigita en eldono de 500 fare de Wiener Werkstätte. Ne venditaj ekzempleroj numeritaj 1-275, estis reeldonitaj en 1917 fare de Kurt Wolff Verlag.)
  • 1909: Mörder, Hoffnung der Frauen (Murdisto, Espero de Virinoj) (Teatraĵo)
  • 1913: Der Gefesselte Columbus (La Ligita Kolumbo). [Berlino]: Fritz Gurlitt, [1913] (konata kiel Der Weisse Tiertöter (La Mortiganto de Blanka Besto).
  • 1919: Orpheus and Eurydike, en: Vier Dramen: Orpheus und Eurydike; Der brennende Dornbusch; Mörder, Hoffnung der Frauen; [kaj] Hiob. Berlino
  • 1962: A Sea Ringed with Visions. Londono: Thames & Hudson ISBN 978-0-500-01014-3 (Membiografio)
  • 1974: My Life; tradukita (el "Mein Leben") de David Britt. Londono: Thames & Hudson ISBN 0-500-01087-0
  • (2005) Vienne 1900 Klimt Schiele Kokoschka Moser, Ekster-seria (france). Parizo: Le Figaro.

Unuaj aperoj de teatraĵoj redakti

  • 1907: Sphinx und Strohmann. Komödie für Automaten. 29 marto 1909 en Cabaret Fledermaus, Vieno
  • 1909: Mörder, Hoffnung der Frauen
  • 1911: Der brennende Dornbusch
  • 1913: Sphinx und Strohmann, Ein Curiosum. 14 aprilo 1917 en la Dada-Galerie, Zuriko
  • 1917: Hiob (pliampleksigita versio de Sphinx und Strohmann, 1907)
  • 1919: Orpheus und Eurydike
    • 1923: nova version kiel opera libreto; muziko de Ernst Krenek. 27 novembro 1926 en la Staatstheater, Kassel
  • 1936–38/1972: Comenius

Omaĝoj redakti

  • La porinfana televida filmo Hey Arnold! montras karakteron nomitan Oskar Kokoschka. Li estas portretita kiel malpaganto en la familia pensiono de Arnold.
  • Pop-grupo el la 1980-aj jaroj bazita en Midlands nomis sin 'Oskar Kokoschka'. En 1986 ili aperigis diskon kun la kantoj 'Waiting til it all Blows Over' kaj 'Letting the water out'.[3]

Referencoj redakti

  1. Poemo 1913 Traduko. Feliĉo estas alimaniere anagramo de Alma kaj Oskar)
  2. Time, Gentlemen Please en retejo de Tate.
  3. Pictures by Covin80s. Arkivita el la originalo je 2012-03-22. Alirita 2014-05-15.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oskar Kokoschka en la baza angla Vikipedio.