Muzeo de Moderna Arto de San-Francisko

muzeo en Usono

La San-Franciska Muzeo de Moderna Arto (angle San Francisco Museum of Modern Art, akronime konata SFMOMA) estas artmuzeo por moderna arto (t.e. de arto ekde la 1860-aj jaroj) kaj orientilo de San-Francisko, Usono. La muzeo estas prizorgita fare de neprofitcela organizaĵo kaj havas internacie agnoskitan kolekton de moderna kaj nuntempa arto. La kolektoj de la muzeo inkluzivas pli ol 33,000 verkojn de pentrarto, skulptaĵo, fotarto, arkitekturo, dezajno kaj amaskomunikila arto. La verkoj estas ekspoziciitaj en spachaloj de proksimume 16,000 kvadrataj metroj, igante la muzeon unu el la plej grandaj en Usono kaj inter la plej grandaj en la mondo por moderna kaj nuntempa arto [1][2][3].

Muzeo de Moderna Arto de San-Francisko
San Francisco Museum of Modern Art
museum of modern art • eldonejo
Lando Usono vd
Situo San-Francisko
Adreso 151 Third Street
Poŝtkodo 94103
Arkitekto(j) Mario Botta • Snøhetta vd
Estiĝo 1935
Estro Neal Benezra (Direktoro)
Robert J Fisher (Prezidanto)
Direktoro Grace Morley • John R. Lane • David A. Ross • Neal Benezra
Koordinatoj 37° 47′ 9″ N, 122° 24′ 4″ U (mapo)37.7858-122.401Koordinatoj: 37° 47′ 9″ N, 122° 24′ 4″ U (mapo)
Muzeo de Moderna Arto de San-Francisko (Kalifornio)
Muzeo de Moderna Arto de San-Francisko (Kalifornio)
DEC
Muzeo de Moderna Arto de San-Francisko
Muzeo de Moderna Arto de San-Francisko
Situo de Muzeo de Moderna Arto de San-Francisko
Map
Muzeo de Moderna Arto de San-Francisko
Jaraj vizitantoj: 650 000 ()
Retpaĝo https://www.sfmoma.org
vdr
273px
Parto de la tegmentostrukturo de la muzeo, kiu remalfermis en 2016
La atrio de la muzeo antaŭ la renovigo de 2016.
Oculus ponto de SFMOMA.

La nuna konstruaĵo de la muzeo estis malfermita en 1994 kaj estis dezajnita fare de la svisa arkitekto Mario Botta. Ĝi fermiĝis en 2013 por ampleksa vastiĝo, dezajnita fare de la norvega arkitektura firmao Snøhetta [4], kaj remalfermis en majo 2016 [5]. La vastiĝo pli ol duobligis la ekspoziciejon de la muzeo kaj permesis al SFMOMA ekspozicii vastigitan kolekton, aldone al la "Doris kaj Donald Fisher kolekto de nuntempa arto" [6].

Historio redakti

Kiam la muzeo malfermiĝis en 1935 sub fonda direktoro Grace L. McCann Morley (1900-1985), ĝi estis la ununura muzeo sur la Okcidenta marbordo de Usono dediĉita ekskluzive al 20-ajarcenta arto [7].

En januaro 1995, SFMOMA translokiĝis en novan konstruaĵon en la South of Market Street-distrikto (SOMA), dezajnita fare de la svisa arkitekto Mario Botta. En junio 2013, la muzeo estis fermita por renoviglaboro kaj la konstruado de etendaĵo dezajnita fare de la Snøhetta arkitektura firmao . Intertempe, ekspozicioj estis okazigitaj ĉe diversaj lokoj en la Golfregiono [8].

Ĝi remalfermis en majo 2016 kaj, je dek ses mil kvadrataj metroj, nun havas kvardek procentojn pli da ekspoziciejo ol la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko [9]. La nova konstruaĵo ĉefe havas la kolekton de la fondinto de GAP Inc., Donald G. Fisher, kaj lian edzinon.

Pri la muzeo redakti

SFMOMA estas privata, nekomerca institucio kaj estas gvidita fare de Neal Benezra ekde 2002.

La kolekto de la muzeo inkludas gravajn verkojn de fotarto, pentraĵo, skulptaĵo, arkitekturo kaj dezajno same kiel amaskomunikila arto, inter aliaj. de: Ansel Adams, Anna Atkins, Alice Baber, Matthew Barney, Louise Bourgeois, Constantin Brâncuși, Julia Margaret Cameron, Marcel Duchamp, Frida Kahlo, Paul Klee, Georgia O'Keeffe, Helen Levitt, Dorothea Lange, Agnes Martin, Henri Matisse, Tina Modotti, Jackson Pollock, Man Ray, Diego Rivera, Ludwig Mies van der Rohe, Sandy Skoglund, Joel Sternfeld [10].

Lastatempe, la muzeo spertis ŝanĝojn al sia retĉeesto, aldonante blogon kie vizitantoj kaj dungitoj povas diskuti la muzeon aŭ arton ĝenerale. Cifereca biblioteko ankaŭ estas havebla rete tiel ke la konstanta kolekto povas esti alirita kaj rigardita de ie ajn en la mondo [11][12].

La 14-an de junio 2008, la muzeo reviziis sian publikan fotartpolitikon por permesi al permanentaj kolektoj kaj specialaj ekspozicioj esti fotitaj .

La muzeo situas ĉe la Yerba Buena Ĝardenoj en la tuja najbareco de la Moscone Center konferenccentro kaj estas parto de la San Francisco 49-Mile Scenic Drive. La St Regis Muzea Turo, W Hotel San Francisco, kaj la PacBell Konstruaĵo situas tuj apud la muzeo.

Galerio redakti

Literaturo redakti

  • John R. Lane: The making of a modern museum: San Francisco Museum of Modern Art, San Francisco Museum, 1995
  • Janet C. Bishop; Corey Keller; Sarah Rehm Roberts (Hg.): San Francisco Museum of Modern Art: 75 Years of Looking Forward, San Francisco Museum of Modern Art, 2010

Referencoj redakti

  1. Pilar Viladas (January 15, 1995), San Francisco's MOMA Moment Los Angeles Times.
  2. SFMOMA Rooftop Garden Arkivigite je 2011-05-31 per la retarkivo Wayback Machine at sfmoma.org.
  3. "A New Space for San Francisco Museum of Modern Art and San Francisco", ArtDaily.org, 2008-04-23.
  4. Jori Finkel (July 21, 2010), SFMOMA chooses architect for $250-million expansion: Norwegian firm Snøhetta Los Angeles Times.
  5. The New San Francisco Museum of Modern Art opened to the Public on Saturday, May 14, 2016 · SFMOMA
  6. The Fisher Collection
  7. Historio (angle) ĉe sfmoma.org.
  8. Erweiterung des SFMOMA
  9. Niklaas Maak in: Frankfurter Allgemeine Zeitung [1] abgerufen 20. Mai 2016
  10. Collection SFMOMA
  11. Biblioteko
  12. "The SFMOMA's New App Will Forever Change How You Enjoy Museums". Wired (magazine). 2016-05-05. Archived from the original on 2023-03-07.

Eksteraj ligiloj redakti