Mario BOTTA (naskiĝis la 1-an de aprilo 1943 en Mendrisio en la regiono Tiĉino) estas svislanda arkitekto.

Mario Botta
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1943 (1943-04-01) (80-jaraĝa)
en Mendrisio, Tiĉino
Lingvoj itala
Ŝtataneco Svislando
Alma mater IUAV University of Venice
Okupo
Okupo arkitekto • restorer • universitata instruisto • instruisto
Verkoj Chiesa del Santo Volto
Évry Cathedral
Tour de Moron
Museum Tinguely
Muzeo pri Moderna kaj Nuntempa Arto de Trento kaj Rovereto
San-Franciska Muzeo de Moderna Arto
Santa Maria degli Angeli
Dortmund City and State Library
TTT
Retejo http://www.botta.ch
vdr
PALAZZO TELECOM, Bellinzona
PALAZZO TELECOM
Sportcentro kun grimpomuro
Chiesa di San Giovanni, Mogno
SAN GIOVANNI BATTISTA, interne
PALAZZO BOTTA, Lugano, arkitektoburoo + apartamentoj
Banka dell Gotardo, Lugano

Vivo redakti

Kiel 15-jarulo Botta komencis lernadon en arkitektoburoo en Lugano. Sekve li studis en la politeknika altlernejo en Milano. Dum sia plua disvolviĝo, li havis kontakton kun altestimataj arkitektoj Carlo Scarpa, Le Corbusier, Louis I. Kahn kaj Luigi Snozzi. Mario Botta estas admiranto de la romanika arkitekturo.

Mario Botta ofte uzas masivajn konstrumaterialojn : naturŝtono, briko kaj betono. La raciisman stilon de tiu konstruartisto karakterizas simpla, severe geometria formolingvo kaj la kontrastigo de lumo kaj ombro. Tiu ĉi kombino kreas malpezan kaj elegantan impreson malgraŭ la ofte tre masivaj korpoj de la konstruaĵoj. Botta utiligas dum la projektado de siaj multegaj verkoj ĉiam la samajn elementojn el tre granda formospektro.

Multaj el liaj verkoj troviĝas en lia hejma regiono, Tiĉino. Tamen li estas mondvaste okupata kaj havas eksterlande multajn admirantojn.

Multaj rekonoj en la tuta mondo, Mario Botta estas redakti

  • 1976 - Vizitanta profesoro en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano, Svislando.
  • 1982/87 - Membro de la svislanda federacia komisio pri arto.
  • 1983 - Honorigito de la germana BDA (Bund Deutscher Architekten).
  • 1984 - Honorigito de la usona AIA (American Institute of Architects).
  • 1985 - Gajninto de la premio pri arkitekturo betona "Beton Architecture Prize", Zuriko (Svislando).
  • 1986 - Ricevinto de la premio "Chicago Architecture Award" en Ĉikago
  • 1987 - Vizitanta profesoro en la Yale School of Architecture, New Haven, Usono
  • 1988 - Gajninto de la premio "Grade de Chevalier dans l'Ordre des Arts et des Lettres", Parizo
  • 1989 - Honora Profesoro en la altlernejo "Escuela de Altos Estudios del CAYC" en Buenos Aires, Argentinio.
  • 1989 - Gajninto de la "Baksteen Award", premio pri la uzado de brikoj, de la Reĝa Nederlanda Brik-organizaĵo de Nederlando.
    • kelkaj el la pluaj atingoj:
  • 1991 - Elektita membro de la akademio pri arkitekturo "Membre de l'Académie d'Architecture de France" de Francio.
  • 1993 - Honorigito en la Akademio Belarta Accademia di Belle Arti di Brera, Milano, Italio.
  • 1994 - Honorigito en CAM-SAM (Colegio de Arquitectos de la Ciudad de Mexico - Sociedad de Arquitectos Mexicanos), Meksiko.
  • 1995 - Honorigito en la Fakultato de la arkitekturo en la universitato de Saloniko, Grekio.
  • 1996 - Ricevinto de la Kristala premio Crystal Award en la Monda ekonomia forumo en Davos, Svislando.
  • 1997 - Honorigito en la Reĝa instituto de Britaj arkitektoj, "Royal Institute of British Architects", Londono, Britio
  • 1997 - Ricevinto de la honora rekono de la instituto "Institutul de Arhitectura Ion Mincu" en Bukareŝto, Rumanio.
  • 1998 - Profesoro en IAA, Internacia Akademio de arkitekturo, Sofio, Bulgario.
  • 1999 - Ricevinto de la premio "Marble Architectural Award Europe", Carrara (pro la preĝejo San Giovanni Battista en Mogno, Svislando).
  • 2000 - Akademiano en la "International Academy of Architecture", Sofio, Bulgario.
 
Dortmund, biblioteko
 
Basel, BIZ-sidejo
]
 
Artmuzeo MART, Rovereto

El liaj realigaĵoj en Tiĉino redakti

(vidu fotojn dekstre)

  • Kapelle Santa Maria degli Angeli, Monte Tamaro
  • Chiesa Parrocchiale Beato Odorico, Pordenone
  • 1982-1988: Banca del Gottardo, Lugano, Svislando

El liaj realigaĵoj en tuta mondo redakti

(vidu fotojn maldekstre)

Eksteraj ligiloj redakti