Muzeo de Belartoj de Bilbao

arta muzeo ĉe Bilbao, Eŭskio

La Muzeo de Belartoj de Bilbao (hispane Museo de Bellas Artes de Bilbao kaj eŭske Bilboko Arte Ederren Museoa) estas situa en la urbo Bilbao, en la nordo de Hispanio, kaj estas aktuale unu el la ĉefaj muzeoj de la tuta lando.[1] Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas ties amplekso kronologie konsiderita, kiu kovras el la 13-a jarcento ĝis aktuale, kaj la granda diverseco de artaĵoj kiuj estas tie enhavitaj.

Muzeo de Belartoj de Bilbao
arta muzeomonumentomuzeo
Lando Hispanio vd
Situo Bilbao
Estiĝo 1908
Direktoro Miguel Zugaza Miranda
Koordinatoj 43° 15′ 58″ N, 2° 56′ 16″ U (mapo)43.265988-2.937818Koordinatoj: 43° 15′ 58″ N, 2° 56′ 16″ U (mapo)
Muzeo de Belartoj de Bilbao (Bilbao)
Muzeo de Belartoj de Bilbao (Bilbao)
DEC
Muzeo de Belartoj de Bilbao
Muzeo de Belartoj de Bilbao
Situo de Muzeo de Belartoj de Bilbao
Map
Muzeo de Belartoj de Bilbao
Retpaĝo http://www.museobilbao.com/
vdr
Fasado de la moderna konstruaĵo kaj aktuala ĉefa enirejo de la muzeo.

Dum pli ol 100 jaroj de historio, la kunlaborado inter la civila socio, lokaj artistoj kaj publikaj institucioj markis sian formigon kaj kreskon kaj ebligis ke la muzeo arigu etendan kolekton, konsiderata kiel unu de la plej gravaj kaj variaj de tuta Hispanio. Ties formigo estas senegala pro la gravo de la ricevitaj heredoj kaj donacoj el patronoj kaj bonfarantoj, same kiel pro la konstanta klopodo fare de la propra muzeo por ampleksiĝi pere de gravaj akiroj.

Pli ol 10 000 objektoj formas la kolekton de la muzeo distribuitaj en kvin grandaj sekcioj: Antikva arto, Moderna arto kaj Nuntempa arto, Eŭska arto, Surpapera arto kaj Aplikataj artoj.

Notoj redakti

  1. «Spain: The Best Art Museums in Spain» (angle). Tripadvisor. [1] Konsulti ta la 22an de Aŭgusto 2018.