Erich Hermann SCHLEYER (naskiĝinta la 1-an de marto 1940 en Dresdeno, mortinta la 6-an de julio 2021 en Vieno[1]) estis germana aktoro, scenaristo, televida moderigisto, ĵurnalisto kaj verkisto de literaturo porinfana.

Erich Schleyer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1940 (1940-03-01)
en Dresdeno
Morto 6-an de julio 2021 (2021-07-06) (81-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo aktoro • televida prezentisto • scenaristo
vdr

Vivo redakti

Post studo ĉe la teatra altlernejo de Lepsiko li ĝismorte ekde 1961 aktoris. Post fuĝo el GDR en 1968 li laboris i.a. en Düsseldorf, Köln, Hamburg, München, Zürich, Berlin kaj Salzburg (Salzburger Festspiele) kaj ĉe la Festivaloj en Bad Hersfeld. En Vieno li laboris kun George Tabori ĉe Burgteatrejo kaj Akademiteatrejo. Ĉe la viena Schauspielhaus, sub la aranĝo de Hans Gratzer, li famis en la rolo de Frank N. Furter el Rocky Horror Picture Show. Li estis membro ĉe Josefstadt-teatrejo en Vieno kaj ludis ankaŭ ĉe Popola Operejo de Vieno, Volkstheater, Teatro ĉe la Vieno kaj Viena Ŝtata Operejo.

En Germanlando li moderigis porinfanajn televidseriojn kiujn li intertempe ankaŭ aktore partoprenis (Bruder Tom ĉe Das feuerrote Spielmobil; vilaĝa policisto ĉe Die rote Zora und ihre Bande) kaj la serion Clown & Co., kiu ekis en 1977. Je la komenco de la 1990-a jaroj produktitis laŭ komisio de ORF la serio Erichs Chaos kun la aktorino Gusti Wolf. La schleyer-a elsendo Der schiefe Turm estis ofte inter februaro 2005 kaj septembro 2008 spektebla ene de la ORF-programero porinfana Confetti TiVi. En tiu ĉi elsendo prezentitis porinfana literaturo. Schleyer mem verkis. En 2017 eldonis ĉe Kral-eldonejo Der Geschichtenerzähler.

Schleyer moderigis kaj kreis/prilaboris dokumentadojn ĉe ORF, ekz. Als die Heiden Christen wurden de Jos Rosenthal. En la ORF-elsendo Compas de Franz Hlavac, Schleyer rakontis pri la malfondiĝo de GDR ĉe Berka/Werra - ein Ort an der Grenze. Sume li videblis en pli ol 350 filmoj/televidaj roloj.

Filmaro redakti

  • 1963: Sonntagsfahrer
  • 1969: Der Vetter Basilio (en du partoj), reĝisorado: Wilhelm Semmelroth
  • 1972: Das feuerrote Spielmobil (serio) – serio, reĝisorado: Marran Gosov, Ruediger Graf, Philipp Sonntag
  • 1972: Amouren - televidfilmo, reĝisorado: Korbinian Köberle
  • 1974: Hamburg Transit (serio): Der kleine Bruder (nr. 44), reĝisorado: Hermann Leitner
  • 1974: Die schöne Helena – televidfilmo, reĝisorado: Axel von Ambesser
  • 1975: LH 615 – Operation München – televidfilmo, reĝisorado: Theo Mezger
  • 1976: Die Unternehmungen des Herrn Hans – serio (9 epizodoj), reĝisorado: Charles Kerremans
  • 1976: Die liebe Familie – televidfilmo, reĝisorado: Dieter Wieland
  • 1977: Grete Minde, filmo kineja, reĝisorado: Heidi Genée
  • 1978: Drei Mann auf einem Pferd, televidfilmo, reĝisorado: Imo Moszkowicz
  • 1979: Die wunderbaren Jahre, kineja filmo, reĝisorado: Reiner Kunze
  • 1979: Die rote Zora und ihre Bande (serio), 13 epizodoj, reĝisorado: Fritz Umgelter
  • 1980: Das feuerrote Spielmobil – Felix und Bruder, Fernsehserie (Rolle als Tom), reĝisorado: Peter Emmer
  • 1980: Die Weber, televidfilmo, reĝisorado: Fritz Umgelter
  • 1981: Bring's mir bei, Céline!, televidfilmo, reĝisorado: Axel von Ambesser
  • 1984: Die violette Mütze oder Morgen sind wir endlich reich…, televidfilmo, reĝisorado: Axel von Ambesser
  • 1988: Derrick (serio): Auf Motivsuche (nr. 163), reĝisorado: Zbyněk Brynych
  • 1989: Der Mann im Salz - TV-Mehrteiler, reĝisorado: Rainer Wolffhardt
  • 1990: Der Alte (serio): Die Wahrheit, (nr. 146), reĝisorado: Alfred Weidenmann
  • 1994: Lutz & Hardy - Gott der Diebe, TV-epizodo
  • 1997: Moritz Kowalsky: Der Schatz der Akulazepti - TV-epizodo, reĝisorado: Alfred Deutsch
  • 1999: Kommissar Rex: Furchtbare Wahrheit, (nr. 56), reĝisorado: Peter Carpentier
  • 2000: Kaisermühlen Blues: Neue Perspektiven, (nr. 62), reĝisorado: Erhard Riedlsperger
  • 2000: Flashback - Mörderische Ferien, televidfilmo, reĝisorado: Michael Karen
  • 2000: Tatort (serio): Tödliches Verlangen, reĝisorado: Miko Zeuschner
  • 2002: Dolce Vita & Co: Die Neue / Die Band, (nr. 14 & 18), reĝisorado: Claudia Jüptner
  • 2003: Trautmann (serio): Lebenslänglich, (nr. 4 der Fernsehserie, reĝisorado: Thomas Roth
  • 2007: Rumpelstilzchen, televidfilmo, reĝisorado: Andi Niessner
  • 2008: Dornröschen, televidfilmo, reĝisorado: Arend Agthe
  • 2010: Kottan ermittelt (serio): Rien ne va plus, kineja filmo, reĝisorado: Peter Patzak

Honoroj redakti

  • 2003: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst
  • 2006: Goldenes Verdienstzeichen um das Land Wien
  • 2011: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien
  • 2011: honora titolo Professor fare de la prezidanto Heinz Fischer

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti