Viersen

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio
(Alidirektita el Dülken)

Viersen estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Viersen kaj estas ties administra centro. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 78 208 loĝantojn.

Viersen
Blazono
Viersen (Germanio)
Viersen (Germanio)
DEC

Map

Flago
large district town • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Viersen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0 21 62
Poŝtkodo 41747–41751
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 4060
Aŭtomobila kodo VIE
Oficiala Municipokodo 05166032
Subdivido 4 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Günter Thönnessen
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Rathausmarkt 1
41747 Viersen
Demografio
Loĝantaro 78208 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 15′ N, 6° 24′ O (mapo)51.255576.39168Koordinatoj: 51° 15′ N, 6° 24′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 40 m
Areo 91,07 km²
Oficiala retejo https://www.viersen.de/
vdr

Geografie la komunuma teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.

la placo Remigius en Viersen
turo de la katolika preĝejo en la urboparto Süchteln


Historio redakti

Viersen konsistas el tri historie sendependaj urboj, Viersen, Süchteln kaj Dülken. En 1970 la tri sendependaj urboj kuniĝis al unu urbo. Speciale en Dülken la rezisto kontraŭ la nova nomo estis potencega: Multaj loĝantoj en Dülken ne volis havi la novan nomon "Viersen", sed anstataŭe volis havi la nomon "Dreistadt", tio signifas ĉirkaŭ "Tri-urbo". Sed la leĝofaranto volis nomi la urbon "Viersen".

Estiĝo redakti

En Viersen ekzistas 22 lernejoj. 13 lernejoj el ili estas elementaj lernejoj. En la gimnazio Erasmus-von-Rotterdam la lernantoj havas la eblon lerni Esperanton.

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Muzeoj redakti

  • Dülkener Narrenmühle kun salonego "saĝo" kaj muzeo "bajaco"
  • Kolektaĵo de skulptaĵoj Viersen
  • Hejmlanda muzeo
  • Urba galerio en la parko de Viersen

Kelkaj konstruaĵoj redakti

Viersen

  • Placo Remigius kaj fonto Remigius
  • Festohalo

Dülken

  • Akvoturo kun restoracia turo "Windrose"
  • Malnova merkatoplaco

Süchteln

Parkoj redakti

  • Malnova urba parko
  • Jubilea parko (Viersen Hoser/Bockert)
  • Ĉasbesta parko sen kaĝoj
  • Romantika pejzaĝo ĉe la rivereto Nette (Pordego al la naturparko Maas-Schwalm-Nette)
  • Arbaraventurejo
 
indikilo pri la partneraj urboj de Viersen

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti