YO-SAM Choi (16-a de oktobro 1973 en Jeongeup, Jeollabukdo, Koreo3-an de januaro 2008, Seulo) estis iama korea mondĉampiono en malpezkategoria boksado.

Yo-Sam Choi
Koreaj nomoj
Korea alfabeto 최요삼
Ĉina skribo 崔堯森
Norma transskribo
(ekde 2000)
Choe Yo-sam
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Ch'oe Yosam
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1973 (1973-10-16)
en Ĉongup
Morto 3-an de januaro 2008 (2008-01-03) (34-jaraĝa)
en Seulo
Lingvoj korea
Ŝtataneco Sud-Koreio
Alma mater Yongsan Technical High School
Okupo
Okupo boksisto
vdr

Choi boksis ekde 1993 kaj venkis en WBC en la flugpeza kategorio titolon en 1999 kontraŭ Saman Sorjaturong. Li defendis sian titolon trifoje kaj perdiis tion en 2002, al Jorge Arce, en la 6-a raŭndo, pro teknika nokaŭto. Li malvenkis en 2003 kontraŭ Beibis Mendoza, en 2004 kontraŭ Lorenzo Parra.

Tragedio en la ringo redakti

Li venkis la 25-an de decembro 2007 la flugpezan titolon de WBO Inter-Continental kontraŭ Heri Amol. En la 12-a raŭndo, Yo-Sam falis je 5 sekundoj, sed poste venkis. Lin trafis en la lasta sekundo forta bato. Post kelkaj minutoj li kolapsis kaj estis liverita en Universitata Hospitalo Soonchunhyang. Oni raportis la 1-an de januaro, 2008, ke lia cerbo estas morta, sekvatage oni malŝaltis la vivtenan maŝinon. Lia familio decidis doni liajn hepaton, koron, renojn al transplantado.