Karel Šolc

ĉeĥa esperantisto

Karel ŠOLC (naskiĝis en la 27-a de marto 1914 en Mnichovo Hradiště - mortis en la 1-a de marto 1970 en Nová Paka), teknika oficisto ĉe la aŭtomobil-fabriko Škoda en Mladá Boleslav, dum 1936-1938 laboris kiel Cseh-metoda instruisto en Belgujo por Flandra Ligo Esperantista kun rimarkinda sukceso. Flandra Esperantisto publikigis en 1946 lian bildon rememorigante liajn meritojn pri la movado inter flandroj. Li ricevis instruistan diplomon de Internacia Esperanto-Instituto en Arnhem en 1934 kaj ŝtatan diplomon en Prago en 1936. Siajn spertojn akiritajn dum la menciita periodo li disponigis al nia movado en Somera Esperanto-Kolegio en Doksy, kie li regule instruis Cseh-metode por sincera plezuro de kursanoj kaj kun nekontesteble bonaj rezultoj. La fondo de la Kolegio, ankaŭ trovo de tiu ĉi loko, por la celo tre taŭga, estis lia ideo kaj nekontestebla merito. Li edukis plurajn Cseh-instruistojn inter ĉeĥaj kaj slovakaj samideanoj. Li estis gvidanto de la unua slovaka Esperanto-kolegio en Svit, aranĝita de d-ro Edwin Sahlinger. Pro siaj meritoj Slovakie li estis tie nomita honora instruisto. Indas aldoni, ke li estis lernanto de Margarete Saxl kaj Hector Fasce, partoprenanto de la somera kolegio en Helsingør en Danlando.

Karel Šolc
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1914 (1914-03-27)
en Mnichovo Hradiště
Morto 1-an de marto 1970 (1970-03-01) (55-jaraĝa)
en Nová Paka
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr