Malfermi la ĉefan menuon

Somera Esperanto-Kolegio en Doksy

Instruistoj en Somera Esperanto-lernejo en Doksy 1947. J. Hanuš, V. Špůr, Dr. A. Pitlík, K. Šolc, A. Slanina

Somera Esperanto-kolegio en Doksy estis fondita en 1946 laŭ iniciato de Karel Šolc.

Ĝi okazis ĉiujare dum du semajnoj en julio-aŭgusto. Ĝi konsistis el la kurso elementa (Cseh-metodo), kurso por progresantoj, konversacia kaj el la seminario por instruistoj. Ĉiutage antaŭtagmeze estis kvar horoj da lecionoj, posttagmeze kaj vespere kleriga kaj distra programoj.

La kolegion gvidis ĝia komitato: D-ro A. Pitlík estis direktoro, V. Špůr administranto, K. Šolc zorgis pri la Cseh-metodo, A. Slanina pri klerigo kaj distro. La unua kursaro havis 60 kursanojn, la plej granda nombro estis 260: En 1953 ĝi ne okazis en Doksy, sed en Kost. En 1950 krom en Doksy ankaŭ en Svit, en 1952 ankaŭ en Poprad.

Josef Vítek instruas en Doksy fervorege laŭ sia kutimo
Klaso en la lernejo en Doksy
Studantoj de la Somera Esperanto-lernejo en Doksy kun siaj instruantoj