Josef Vítek

ĉeĥa esperantisto

Josef VÍTEK (naskiĝis la 29-an de majo 1911 en Horšov - mortis la 8-an de novembro 1983) estis ĉeĥa esperantisto, unua prezidanto de ĈEA kaj ĝia honora membro.

Josef Vítek
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1911 (1911-05-29)
en Horšov
Morto 8-an de novembro 1983 (1983-11-08) (72-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistoinstruistofotisto
vdr

Profesie faka instruisto, kiu laboris multajn jarojn en diversaj lokoj de Ĉeĥio kaj Slovakio.

Josef Vítek fariĝis esperantisto en 1924 kaj ŝtate ekzamenita li estis en Bratislava en 1930. Kiel faka instruisto li laboris en Tisovec, kie li instruis Esperanton en urbana lernejo dum vico da sekvaj jaroj kaj fondis tie Esperanto-klubon Comenius (1930-1938). Post 1939 li estis instruisto en Hradec Králové, kie li aktivis en la loka organizo, kunagis por okazigi ĉiujarajn kursojn, en 1946-1947 por okazigi ĉiusemajnan elsendon de la orientbohemia radiostacio. Depost 1946 li konstante kunlaboris en Somera Esperanto-Kolegio en Doksy kaj en Somera Esperanto-Tendaro Lančov.

Plurfoje li estis prezidanto de Esperanto-kluboj en Hradec Králové, Praha kaj Mělník. Josef Vítek enorme meritiĝis pri la renovigo de la postmilita Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, pri eldono de vortaroj de fratoj Filip.

Multe li propagandis sian patrujon en fremdlando. Laŭ komisio de ministerio pri informado li prelegvojaĝis pri Ĉeĥoslovakio en Svedio, Danio kaj Norvegio en 1946 kaj 1947. Sendita al Parizo en 1949 kiel instruisto por la ĉeĥa lingvo li ligis plurajn kontaktojn kun eksterlandaj samideanoj.

Josef Vítek enorme meritiĝis pri la renovigo de la postmilita Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio en la 1950-aj jaroj, post kiam la esperantista organizo devis mem likvidi sin laŭ ordono de la tiama komunista reĝimo (en 1952). La ŝtataj burokratoj baldaŭ komprenis, ke esperantistoj ne ĉesis labori, nur la ŝtato likvidis sian kontrolon super ilia agado. Tial ili permesis unue duonan organizadon, poste plenan. Josef Vítek estis la unua prezidanto de Tutŝtata Konsulta Komitato en la jaroj 1955-1957, en la jaroj 1959-1969 gvidanta funkciulo de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato kaj post starigo de ĈEA en 1969 ĝia unua prezidanto (1969-1979).

Li laboris ankaŭ kiel membro de ekzamena komisiono, kiam ĈEA enkondukis asociajn ekzamenojn. En kluboj, en kiuj li aktivis, li redaktis kaj eldonadis klubajn bultenojn, ekz. kvindek numerojn de Esperantista klubo en Praha.

Verkoj redakti

  • De ystad al kiruna kaj reen. Rememoroj el esperanta prelegvojago tra Svedlando printempe 1946. (Malmö 1981)

Artikoloj redakti

  • Gajaj rememoroj el Svedio (Esperantista 1946, p. 25, 49, 64)
  • ... a dále (...kaj plu, Starto 3/1969)
  • Vagas la pensoj (Starto 6/1969)
  • Poohlédnutí za prvním rokem (Rerigardo post la unua jaro, Starto 1/1970)
  • Du gravaj datrevenoj (Starto 1/1970)
  • Sur la sojlo de la Novjaro (Starto 1/1971)
  • Letero de J. Vítek al G. Husák (Starto 5/1971)
  • Ek al ... (Starto 1/1973)
  • El la raporto de J. Vítek (Starto 1/1976)
  • Antaŭ la jarŝanĝo (Starto 6/1978)

Fontoj redakti

  • Jaromír Jermář: Josef Vítek - 70 jaraĝa (Starto 2/1982, n-ro 84, p. 3-4)
  • Jaromír Jermář - Zdenko Křimský: Forpasis samideanoj Josef Vítek, la unua prezidanto de ĈEA (Starto 5/1983, n-ro 98, p. 4-5)
  • Jaroslav Mařík: Kiu kiam. Interlingvistika memor-kalendato. Ĉeĥoslovaka parto (Saarbrücken: Iltis 1987)
  • Stanislav Kamaryt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio (ĈEA, Praha 1983)
  • Gösta Henriksson: Per motorciklo en tri landoj - la aŭtoro priskribas sian vojaĝon tra Danio kaj Germanio al Ĉeĥoslovakio, por viziti Josef Vítek, ties patrinon Anna kaj onklon Karel. (verŝajne en la jaro 1937)