Zdenko Křimský
Zdenko KŘIMSKÝ (naskiĝis la 27-an de majo 1934; mortis la 22-an de julio 1999 en Mělník) estis ĉeĥa esperantisto, sekretario de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (1973-1985) kaj komitatano de UEA (1980-1986), poste entreprenisto de kooperativo Interhelpo.
Zdenko Křimský | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de majo 1934 en Nové Město na Moravě |
Morto | 22-an de julio 1999 (65-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
En Mělník Křimský servis pli frue kiel delegito. Pro lia agado ĈEA akiris siatempe urbocentran oficejon en Prago, kiun li renovigis kaj ekipis, sed ne plu ekzistas. Li estis iniciatinto de Sociologia esploro de sintenoj al Esperanto, kies rezulto aperis broŝure (esperantigis Josef Vondroušek, 1981).
Křimský iniciatis kooperativon nomitan laŭ la sama nomo de žilina kooperativo inter 1923 kaj 1943, Interhelpo.