Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Edwin Sahlinger, (naskiĝis la 12-an de septembro 1904 en Bruntál, Ĉeĥio; mortis la 18-an de junio 1974 en Prievidza) – instruisto; post la Dua mondmilito gvidis E-kursojn en Svit, Kežmarok, Levoča kaj organizis E-movadon en subtatra regiono; honora instruisto de SEI (nomata 1950); en 1927 faris ŝtatan ekzamenon por E-o en Ĉeĥoslovakio; en 1968 instruis E-on dum Somera E-Seminario en Prievidza; studis psikologion en Oksfordo.

Edwin Sahlinger
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1904 (1904-09-12)
Morto 18-an de junio 1974 (1974-06-18) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Fonto redakti

Ján Vajs: 100 gravaj personoj (de slovaka E-movado), II-a eldono, por LEK eldonis Espero 2009.