Marcialo

latinlingva poeto en Romio je la 1-a jarcento

Marcialo (latine: Marcus Valerius Martialis; naskiĝinta 1-an de marto ĉ. 40 en Bilbilis apud Calatayud, mortinta en 102 samloke) estis romia verkisto de epigramoj.

Marcialo
Persona informo
Naskiĝo 40
en Augusta Bilbilis, Hispania Tarraconensis
Morto 30-an de novembro 103 (0103-11-30)
en Augusta Bilbilis, Conventus Caesaraugustanus
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patrino Flaccilla
Edz(in)o Marcella
Okupo
Okupo poeto • verkisto
Verkoj Epigramoj
vdr
Marcialaj verkoj en franca eldono.

Vivo redakti

Li venis, post komencitaj studoj de jurscienco, al Romo 22 jaraĝe kie li vivis danke al la helpo de mecenatoj riĉaj kiujn li dorlotis per laŭokazaj versaĵoj. Ĉe la reveno enpatruja en 98 li estis tiom malriĉa ke Plinio la Juna devis pagi por li la vojaĝkostojn. Ankaŭ en Hispanio Marcialo povis perlabori la vivtenon literature kaj sukcesis eĉ aĉeti bienon. Tamen li daŭre revis pri vivo en Romo.

En siaj 15 libroj enhavantaj epigramojn (plejofte skribitajn en distikoj), altvalora fonto por la ĉiutaga vivo en antikva Romo, li evidentiĝis esti homo de spriteco kaj akra humuro; tamen malĉeestis verkare severeco vera. En la monda literaturo li taksatas majstro epigrama.

Verkoj redakti

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 13. Leipzig 1908, p. 364 kio relegeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti