Calatayud

municipo en Zaragozo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Calatayud (stacidomo).

Calatayud [kalataĜUD], Kalataĝudo aŭ Kalatajudo esperantigebla, estas urbo de la provinco de Zaragozo, regiono Aragono, en Hispanio, ĉefurbo de la samnomaj komarko kaj jurisdikcia teritorio.

Calatayud
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 677  (2023) [+]
Loĝdenso 128 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 1° 38′ U (mapo)41.35-1.633333Koordinatoj: 41° 21′ N, 1° 38′ U (mapo) [+]
Alto 530 m [+]
Areo 154,245778 km² (1 542 4.5 778 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calatayud (Provinco Zaragozo)
Calatayud (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Calatayud
Calatayud (Hispanio)
Calatayud (Hispanio)
DEC
Situo de Calatayud

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calatayud [+]
vdr
Situo de Calatayud en sia komarko kaj en Aragono.

Situo kaj populacio

redakti
 
Vidaĵo de la urbo.

Ĝi situas je la rivero Jalón kaj estas la ĉefa urbo de la provinco de Zaragozo, post ties ĉefurbo, kaj kune kun la tri provincaj ĉefurboj el la regiono, la ununura aragona urbo kiu superis 20 000 loĝantojn (21 905 januare de 2008 laŭ ŝtata censo), tamen poste iomete malpliiĝis sub 20 000. Krom la centra urba kerno estas tri submunicipaj kvartaloj: nome Huérmeda, Torres kaj Embid de la Ribera; kaj la loĝlokoj Campiel, Carramolina, Marivella, Ribota, San Ramón kaj Terrer (distingenda disde samnoma najbara municipo), kiuj plejparte havas nekonstantan loĝantaron. La provinca ĉefurbo estas je 88 km. La Aŭtovojo de la Nordoriento trapasas la teritorion municipan inter la km 228a kaj 246a. Ankaŭ la nacia ŝoseo N-234 trapasas la municipan teritorion kaj komunikas kun Sorio kaj Teruelo.

Nordokcidente: Ateca, Cervera de la Cañada kaj Torralba de Ribota Norde: Sestrica kaj Morés Nordoriente: Sabiñán kaj Paracuellos de la Ribera
Okcidente: Terrer   Oriente: El Frasno
Sudokcidente: Terrer kaj Paracuellos de Jiloca Sude: Paracuellos de Jiloca Sudoriente: Sediles kaj Villalba de Perejil

Historio

redakti
 
Preĝejo de San Pedro de los Francos.

Iam estis antaŭromia vilaĝo nome Bílbilis, kies nomon poste uzis la romia vilaĝo, el kio venas la nuna an-nomo "bilbilitanos". Dum la romia epoko la urbo prosperis kaj eĉ estis du apudaj vilaĝoj, la alia nome Platea. En tiu epoko tie naskiĝis kaj vivis la fama latina verkisto Marcialo, kiu eĉ ĝis nun estas la plej konata filo de la urbo.

En araba epoko oni konstruis la fortikaĵon, kiu nomigis la urbon per la aktuala nomo en la araba. Tiu epoke la urbo estis foje urbo de la regno de Zaragozo, foje eĉ rivalo. La kristanoj rekonkeris la urbon en la 12-a jarcento kaj en la 14-a jarcento Calatayud estis ejo de bataloj inter la Regno Kastilio kaj la Regno Aragono. En 1461 oni kronigis tie la reĝon Fernandon la 2-an.

En la 17-a jarcento la jezuitoj plialtigis la kulturan vivon de la urbo, kie elstaris la figuro de la pastro kaj verkisto Baltasar Gracián.

Komence de la 19-a jarcento dum la Hispana Sendependiga Milito la urbo estis scenejo de diversaj bataloj, konkeroj kaj atakoj fare de la du flankoj.

Demografio

redakti

Ekde la mezo de la 19-a ĝis la mezo de la 20-a jarcentoj la loĝantaro pli ol duobliĝis. Poste kiel grava komarka ĉefurbo kaj grava regiona urbo oni supreniris ĝis la rando de la 20 000 lokanoj. Laŭ la municipa censo de 1-a de januaro de 2008 la populacio estis 23 548, kun nova ĉeesto de multnombraj rumanoj, nome ĉirkaŭ pli ol 3 000, same kiel de la ceteraj landoj de Eŭropa Unio.[1] Lastatempe oni nur iomete malpliiĝis: 19 870 loĝ. (2021).

Kiel kuriozaĵo oni diru, ke tiu urbo estis dum jaroj la dua aragona urbo demografie kaj, dum la unua duono de la 20-a jarcento, ĝi havis populacion similan al tiuj de la provincaj ĉefurboj de HuescaTeruel. Poste okazis fortan elmigran movadon al la regiona kaj provinco ĉefurbo Zaragozo kaj al pli industria regiono Katalunio, kie oni disponeblis el pli da laborlokoj.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1986 1990 1995 2000 2005 2008
11.526 11.594 12.001 15.168 18.419 18.762 17.940 17.217 17.941 17.824 17.623 17.256 17.876 20.263 21.905

Ekonomio

redakti

La ekonomio de Calatayud baziĝis ĉefe sur la sektoro de servoj, kaj sur la agrikulturo (ĉefe pomoj kaj piroj). Estas ankaŭ protektita devennomo por vinproduktado. La industrio estas malpli disvolviĝinta, sed estas industriaj zonoj (La Charluca kaj Mediavega). Dum jaroj la entrepreno Kimberly Clark establis fabrikon de vindaĵoj, sed en majo 2013 ĝi fermis la agadon. Estas aliaj kazoj de grandan entreprenoj kiuj foriris de Calatayud pro ekonomia krizo. Por ekzemplo, DANA Automoción, CISA, kaj Decathlon. Calatayud formas parton de la turisma reto de urboj kiuj havas fervojon de grandrapidaj trajnoj ekde 2003, krom grandrapida linio Madrido-Barcelono.

Vidindaĵoj

redakti
 
Fortikaĵa komplekso.

Elstaras fortikaĵa komplekso de la araba epoko (kasteloj, murego kaj podegoj) de la 9-a jarcento, nome la plej antikva fortikaĵa komplekso konservita de araboj en Iberio. Ĝi ekzistis jam en la 8-a jarcento sed en la 9-a jarcento estis ampleksigita por fronti la rivalan klanon de Banu-Kasi de Zaragozo. Ĝi enhavas kvin kastelojn, ligitajn pere de muregoj kiuj descendis ĝis rojoj kaj reascendis. Supre estas la ĉefa kastelo aŭ de Ajjub kaj Torre Mocha. Malsupre Kastelo de Doña Martina, Kastelo de la horloĝo, Kastelo de la Roko (tre detruita). Inter aliaj elementoj estas tri oklateraj turoj, kvar kvadrataj turoj, flanka turo, cisternoj, rearbarigo, rifuĝejo por lokanoj,

 
Mudeĥara sonorilturo de la kapitula kirko.

La kapitula kirko de Sankta Maria estis konstruita en la urba centro sur la iama moskeo, deklarita Heredo de la Homaro ekde 2001. En ĝi vizitendas la klostro de la 14-a jarcento, la kunvenejo, oklatera turo mudeĥara de la 16-a jarcento 70 m alta, plurlatera absido mudeĥara de la 16-a jarcento, platereska pordego de retablo el alabastro, verko de Juan de Talavera kaj la franca Stefano de Obray, barokaj kapeloj ktp.

La kapitula kirko de Sankta Tombo de la Ordeno de la Sankta Tombo kun triporda fasado, du turoj, kaj kopio de la Sankta Tombo.

La Preĝejo de San Pedro de los Francos estis fondita por la servo de la francoj alvenintaj por helpi la reĝon Alfonso la 1-a en la konkero de Calatayud, sed la aktuala templo estas de post du jarcentoj, konstruita en la 14-a jarcento, kun mudeĥara strukturo trinava kun altaj pilieroj, kricvolboj kaj triobla absido; la pordego estas valencigotika kaj la turo suferis klinigon, pro kio en 1840 estis detruita la sonorilparton.

La Sanktejo de la Virgulino de la Roko, patronino de la urbo, estis konstruita sur iama araba kastelo, kaj rekonstruita en la 19-a jarcento post la franca invado en la novklasikismo. Ĝi enhavas mudeĥarajn restaĵojn, sed suferis teruran incendion en la 9a de decembro 1933 en kiu oni perdis la romanikan figuron de la virgulino kaj la ĉefaltaron.

La Preĝejo de Sankta Andreo estas mudeĥara trinava, kun mudeĥara turo oklatera trietaĝa.

La Preĝejo de Sankta Johano la Reĝa de la 17-a jarcento estis konstruita de la jezuitoj kun plano de latina kruco, havas pentraĵojn de Goya sur pendentivoj kaj en la kunvenejp, barokan sakristion kun luksaj mebloj kaj barokan orgenon.

Estas du gravaj arkeologiaj kuŝejoj nome tiu de keltiberoj de Valdeherrera kaj tiu de romianoj de Bílbilis. Inter aliaj monumentoj estas la Pordegoj Terrer, de Soria kaj de Zaragoza; la Kapelo de la Virgulino Karmen; la Palaco de la barono Warsage, poste konvertita en kultura centro; la Ermitejo de la Virgulino de Konsolo, iama sinagogo, kun gravaj artaĵoj; Sankta Benedikto, konstruaĵoj de la 16-a jarcento de stilo barok-mudeĥara, aktuale hotelo kaj kulturejo; Ermitejo de Sankta Roĥo, de la 16-a jarcento; Kapelo de la Virgulino Karmen; la Palaco de la Komunumo, kie kunsidis la reprezentantoj de la Komunumo de Calatayud; Taŭrludejo; iama sukerfabriko de 1899, Katalogita Havaĵo; Muzeo de Calatayud, en la iama konvento de Karmelalinoj; Muzeo de La Dolores (vidu sube ĉe Kuriozaĵoj); krucmonumentoj konsiderataj Havaĵoj de Kultura Intereso.

Kuriozaĵoj

redakti

De la epoko de la napoleonaj militoj naskiĝis la legendo de fama urbanino nome Dolores. De tie venas diraĵoj, kantoj kaj ŝercoj kiujn dekomence la urbanoj malakceptis kaj nune ja kiel bonhumoraĵoj. La plej konata vortumado estas "Se vi iras al Kalatajudo, demandu pri Dolores, kiun kantaĵo mortigis".

Referencoj

redakti
  1. «La población extranjera crece un 28,5% en un año en Calatayud»[rompita ligilo], El periodico de Aragón 23-a de februaro de 2008.

Vidu ankaŭ

redakti