Terrer [teRER] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Terrer
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50293
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 550  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 1° 43′ U (mapo)41.326666666667-1.7122222222222Koordinatoj: 41° 20′ N, 1° 43′ U (mapo) [+]
Alto 561 m [+]
Areo 33,751812 km² ( 337 5.1 812 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Terrer (Provinco Zaragozo)
Terrer (Provinco Zaragozo)
DEC
Terrer
Terrer
Situo de Terrer
Terrer (Hispanio)
Terrer (Hispanio)
DEC
Terrer
Terrer
Situo de Terrer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Terrer [+]
vdr

Geografio redakti

Terrer estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Jalón, kaj fakte ĉe la kvaropa akso rivero-ŝoseo-aŭtoŝoseo-fervojo inter Calatayud oriente kaj Ateca okcidente.

La loĝloko Terrer mem estas je 93 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 561 msm ĉe la nacia ŝoseo. Ĝi estas norde de la rivero, kaj transe estas la grandrapida fervojo, la submunicipo Azucarera kaj ĝuste iom pli sude la aŭtoŝoseo.

Nordokcidente: Ateca Norde: Ateca, Calatayud Noreste: Calatayud
Okcidente: Ateca   Oriente: Calatayud
Sudokcidente: Valtorres Sude: La Vilueña Sudoriente: Paracuellos de Jiloca

Historio redakti

 
Preĝejo.
 
Sonorilturo.

Aperis restaĵoj de Bronzepoko kaj de Ferepoko. Estis setlejoj de keltiberoj kaj de romianoj. Ŝajne tie okazis batalo inter Kvinto Sertorio kaj Metelo Pio kadre de la setoriaj militoj. Terrer aperis menciita en la Cantar de mio Cid. Tiu kontrolis la valon de Jalón kaj sidejis ĉe loko nomita Alcocer, kiun historiistoj konsideras inter Ateca kaj Terrer. Tiukadre jam ekzistis kastelo en la loko.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. Estis jurisdikciaj konfliktoj inter la militordenoj kaj la reĝlanda aŭtoritato. Tial en Terrer kunekzistis unuflanke la anoj de la "aljama" (juda komunumo), vasaloj de la senjoro de la kastelo kaj, aliflanke la rektaj subuloj de la reĝo, sub protektaj foruoj integritaj en la Sesma del río Jalón. En 1363, dum la Milito de la du Petroj, Terrer rezistis la sieĝo de la kastilianoj kaj ĝia kastelo ne estis konkerita.

Komence de la 20-a jarcento oni instalis sukerfabrikon, kio helpis la kultivadon de beto.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Terrer kie oni malaltiĝis el 1 933 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 530 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, fruktarboj, vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, la restaĵoj de la iama kastelo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti