Flanka turo estas turo kiu formas parton de fortikaĵo kun kiu ĝi estas komunikata, kvankam ĝenerale ekster la murego kaj komunikata pere de malgranda arko aŭ ponto, kiu povus esti facile detruita kaze de ke la turo estus prenita de la malamiko. Ĝi funkcias kiel gardoturo sed ankaŭ por ataki la malamikon kiu intencas alproksimiĝi aŭ trapasi la muregon. En Hispanio troviĝas multnombraj flankaj turoj kiel rezultoj de la milito inter kristanoj kaj muzulmanoj aŭ inter si mem.

Turo de la Malmuerta, Kordovo (Hispanio)