El Frasno

municipo en Zaragozo

El Frasno [elFRASno] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

El Frasno
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 363  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 1° 30′ U (mapo)41.4138795-1.4950161Koordinatoj: 41° 25′ N, 1° 30′ U (mapo) [+]
Alto 681 m [+]
Areo 48,642586 km² ( 486 4.2 586 ha) [+]
El Frasno (Provinco Zaragozo)
El Frasno (Provinco Zaragozo)
DEC
El Frasno
El Frasno
Situo de El Frasno
El Frasno (Hispanio)
El Frasno (Hispanio)
DEC
El Frasno
El Frasno
Situo de El Frasno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Frasno [+]
vdr

Geografio redakti

El Frasno estas municipa teritorio en la oriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas oriente de Calatayud. La municipa teritorio estas trapasata de la aŭtoŝoseo Autovía del Nordeste inter km 247 kaj 257, tra la montopasejo de Frasno (785 m) ĝis la montopasejo de Morata (708 m). La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Gríos kaj ĉe la montaro Vikor kun altaĵoj ĝis 1400 m. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn El Frasno, Aluenda, sudokcidente laŭ la aŭtoŝoseo, Inogés kaj Pietas, laŭ la ŝoseoj A-1505.

La loĝloko El Frasno mem estas je 67 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 682 msm. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseoj A-1505, A-1503 kaj A-2. Laŭ la valo de la rivero ĝi estas inter Sabiñán nordokcidente, Morata de Jalón nordoriente, Calatayud sudokcidente kaj Santa Cruz de Grío sudoriente. Laŭ la A-2 oni konektas kun Calatayud sudokcidente kaj La Almunia de Doña Godina kaj Zaragozo nordoriente.

Historio redakti

 
Mudeĥara sonorilturo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en El Frasno kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 394 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kaj mielo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti