Martti Ahtisaari
Martti Oiva Kalevi AHTISAARI (naskiĝis la 23-an de junio 1937) estas eksa prezidanto de Finnlando (1994–2000), laŭreato de la Nobel-premio pri paco en 2008. Li karieris kiel diplomato de Finnlando kaj en Unuiĝintaj Nacioj, kie li distingiĝis kiel peranto de akordiĝo en diversaj malpacaj konfliktoj.
Martti Ahtisaari | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() Martti Ahtisaari (2007) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Martti Oiva Kalevi Ahtisaari |
Naskiĝo | 23-an de junio 1937 (83-jara) en Viborg |
Lingvoj | finna lingvo |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Oulu • Kuopion Lyseon lukio • Oulun Lyseon Lukio |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Eeva Ahtisaari |
Infano | Marko Ahtisaari |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato • instruisto |
En oktobro 2008 oni sciigis, ke la Nobel-pacpremio de la jaro estis aljuĝita al Ahtisaari “pro lia grava laboro, en pluraj kontinentoj kaj dum pli ol tri jardekoj, por solvi internaciajn konfliktojn”. Li kontribuis interalie en la proceso kiu fine kondukis al sendependiĝo de Namibio, kiel armilo-kontrolanto en la pacigo de Nord-Irlando, en la ĉesigo de milito en la Aĉea provinco de Indonezio. En 2005 la ĝenerala sekretario de UN nomis lin speciala sendito por la intertraktadoj pri statuso de Kosovo.
En 1995, Universala Esperanto-Asocio aljuĝis al Ahtisaari la Premion Zamenhof, starigitan por honori "personon de internacia reputacio, kiu signife kontribuis al la antaŭenigo de internaciaj komunikado kaj kompreniĝo".
Martti Ahtisaari estis la alta protektanto de la 80-a Universala Kongreso de Esperanto (1995) en Tampere, Finnlando.
Antaŭe: | Prezidanto de Finnlando | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Mauno Koivisto | 1994–2000 | Tarja Halonen |