Pierogi

plado el farunpasto kun plenigaĵo, devenanta de mezeŭropa kaj orienteŭropa kuirarto

Pjerogoj (pole: pierogi) estas plado aperanta en Pollando, Litovio, Rusio, Belorusio, Ukrainio, Ĉinio, Japanio kaj Italio. Similaj pladoj estas rusaj pelmenoj kaj ukrainaj varenikoj. En Italio ekzistas ravioloj kaj tortellini, en Ĉinio oni manĝas: wonton, guo tie kaj ĝozon. En sudokcidenta Germanio, Baden-Virtembergo, popularaj estas Maultaschen, kun farĉo kazea, vianda aŭ legoma, en formo de rektangulo; origine ili devenas de ŝvaba kuirarto.

Pierogi ruskie

Kutime estas uzata en pola lingvo plurala formo pierogi anstataŭ singulara formo pieróg, kiu povas signifi ankaŭ alian manĝaĵon.

Priskribo redakti

La vorto pierogi signifas pladon preparitan el faruna maso kuirita, rostita aŭ fritita en oleo, maldike rulpremita kaj plenigita per diversaj farĉoj. En Pollando, kutimaj farĉoj estas viando (iomete fritita viandhaketaĵo, en litovaj koldunoj - kruda viando), acida brasiko kun fungoj (komune muelita), sezonaj fruktoj (mirteloj, fragoj, ktp.), fagopira kaĉo, kazeo – dolĉe aŭ kun kuiritaj terpomoj kaj kazeo kun fritita cepo (rutenaj pjerogoj – pierogi ruskie; post la invado de Rusio en Ukrainion en 2022 ofte nomata ukrainaj pierogoj - pierogi ukraińskie). En orienta Pollando tre populara tradicia plado estas ankaŭ pjerogoj kun lento.

En aliaj landoj kiel farĉo uzataj estas ankaŭ kuiritaj ovoj, fiŝoj, spinaco, marmelado aŭ eĉ ĉokolado kaj mielo. Rimarko: pigraj pjerogoj, pole leniwe pierogi ne estas pjerogoj, sed farunbuleto (pole kluski).

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pierogi en la pola Vikipedio.