Wieści Polskie
Wieści Polskie. Półtygodnik Uchodźctwa Polskiego (Sciigoj de Pollando. Duonsemajnrevuo de Pola Rifuĝintaro) – pola revuo aperanta en Hungario en Budapeŝto en la jaroj 1939–1944.
La unua numero aperis la 2-an de novembro 1939, la lasta – la 24-an de marto 1944. Komence la revuo subiĝis al diplomatiejo de Pola Respubliko en Budapeŝto, kaj post ĝia likvido januare 1941 – senpere al la pola ekzila registaro en Londono. Ĝi ankaŭ atingis aliajn polajn centrojn eksterlande. Ĝi publikigis informojn el vivo de poloj diaspore kaj beletron. Kun la revuo kunlaboris polaj ĵurnalistoj restantaj en Hungario kaj verkistoj, kiel Stanisław Vincenz, Kazimiera Iłłakowiczówna, Lew Kaltenbergh, Tadeusz Fangrat, Adam Bahdaj.
Pli gravaj komunikoj
redakti1939
- 1.09. Citita fragmento de la libro de Axel Heyst, After Hitler: Kompare al ĉi tiu ago de venĝo kaj malamo, la tri fruaj dispartigoj de Pollando-Litovio ŝajnas modelo de logiko kaj prezento de bonaj moroj. Fakte, la kvara dispartigo de Pollando naskiĝis de malamo kaj venĝo . (...) Lume de tiuj ĉi faktoj la pola tragedio superas ĉiujn malfeliĉojn kaj katastrofojn , kiuj falis al iu ajn nacio de Eŭropo en la modernaj tempoj
- 26.10. La revuo informis, ke post anekso de Bukovina kaj Besarabio fare de soveta armeo oni elproprietigis bienposedantojn, lasante al ili nur po 5 hektaroj da tero kaj en Ĉernivco oni komencis registri senlaborulojn, el kiuj 5000 estis forveturigitaj en Sovetunion, domoj akiritaj de polaj rifuĝintoj iĝis ŝtataj kaj polaj asocioj estis malfonditaj;
- 29.10. Artikolo Lvovo post unu jaro de okupado pri tio, ke Lvovo sub soveta okupado fariĝas urbo sen lvovanoj - Sur stratoj de Semipalatinsk oni povas hodiaŭ renkonti pli da lvovanoj - ol sur la str. Akademicka aŭ Legionów
1940
- 8.08. Mortintaj poloj havos en Budapeŝto apartan lokon en katolika tombejo, kien oni povos ankaŭ transmeti ĝis nun dise entombigitajn.
- 17.08. 8 milionoj da poloj loĝas trans Atlantiko
- 22.08. Informo pri pola dusemajnrevuo "Eĥo de Ŝanhajo"
- 24.08. Informo, laŭ france eldonata "Wiarus Polski", ke en Liono restas nun 1300 polaj rifuĝintoj
- 27.08. En Kaŭno ĉesis aperi "Dzień Polski" (Pola Tago) - pro malutilo al la laborista klaso, kaj en Jugoslavio estas mil polaj rifuĝintoj
- 31.08. En Lvovo oni eldonis sovetan poezion sub la titolo La 17-an de septembro 1939
- 8.10. Oni informis, ke marŝalo Carl Gustaf Emil Mannerheim skribis pollingve dankleteron pro sendita de Jan Niwiński dramo pri finna-soveta milito, la dramo estis tradukita al la hungara kaj tradukata al la pola lingvo
- 22.10. Oni informis, ke semajnrevuo "Nasze Życie" (Nia Vivo) aperanta en Rigo (Latvio) estis suspendita
- 2.11. Ni eniras la duan eldonjaron kiel la unua pola gazeto en Sudorienta Eŭropo, kaj krom "Wiarus Polski" (Liono) unusola sur la eŭropa kontinento
- 21.11. Apero de artikolo 1000 polaj rifuĝintoj restas en Portugalio
- 15.03. "Wieści Polskie" informis, ke pere de transsiberia fervojo alvenas al Vladivostoko ĉiun dekan tagon po 50-100 polaj rifuĝintoj de Litovio, grandprocente judoj - direktataj al Jokohamo kaj Kobeo fare de Pola Help-Komitato al Milit-Viktimoj en Japanio;
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Jerzy Święch, Literatura polska w latach II wojny (Pola literaturo en la jaroj de la Dua Mondmilito), la sesa eldono - dua alpresaĵo, Wydawnictwo Naukowe PWN, Varsovio 2010, p. 273-277, 573, serio: Wielka Historia Literatury Polskiej (Granda Historio de Pola Literaturo), ISBN 978-83-01-13852-3