Serba Respubliko

unu el la du politikaj entoj en Bosnio-Hercegovino

Atentu: Ne konfuzenda kun Serbio

Serba Respubliko
Administra unuo
FlagoBlazono
administraj unuoj de Bosnio kaj Hercegovino • unua-nivela administra teritoria unuo • pridisputata teritorio • neagnoskita ŝtato [+]

LandoBosnio kaj Hercegovino

Supermara alteco355 m. i. J. [+]
ĈefurboSarajevo
- koordinatoj45° N, 17° O (mapo)44.7517.316666666667Koordinatoj: 45° N, 17° O (mapo)
Areo24 857 km² (2 485 700 ha) [+]

Loĝantaro1 228 423 [+] (2013)
Denseco49,42 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroRadovan Višković
(ekde 2018)

HorzonoUTC+01:00, Mezeŭropa tempo [+]
ISO 3166-2BA-SRP

Serba Respubliko (Tero)
Serba Respubliko (Tero)

Serba Respubliko (Bosnio)
Serba Respubliko (Bosnio)
DEC
Serba Respubliko
Serba Respubliko

Map
Serba Respubliko
Vikimedia Komunejo:  Republika Srpska [+]
vdr

La Serba Respubliko, nomata ankaŭ Respubliko Serba (serbe Република Српска/Republika Srpska), estas unu el la du partoj de Bosnio kaj Hercegovino, kiuj ekestis per la Interkonsento de Dayton (la alia estas la Federacio Bosnio kaj Hercegovino). Ĝi ampleksas preskaŭ unu duonon de la tuta Bosnio kaj Hercegovino. Ĝia ĉefurbo kaj administra centro estas Banja Luka.

Situo en Bosnio kaj Hercegovino (ruĝa estas la Serba Respubliko)

La areo de la Serba Respubliko estas 25.053 km², tio estas precize 49 % de la teritorio de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi konsistas el du partoj, unu en la nordo kaj unu en la oriento de la lando. La du partojn ligas la koridoro de Brčko, kiu apartenas al la du landopartoj komune kaj estas administrata rekte de la ŝtato Bosnio kaj Hercegovino. Eksteraj limoj estas kun Kroatio, Serbio kaj Montenegro.

Laŭ takso de 2006 la respubliko havis 1,5 milionojn da loĝantoj. Ĉar granda parto de la bosnianoj kaj kroatoj foriris, nun 92 % de la loĝantaro estas serboj.

Oficialaj lingvoj estas la bosna, kroata kaj serba lingvoj; la serba foje estas skribata ne per cirilaj, sed per latinaj literoj.

La flago montras la tut-slavajn kolorojn ruĝan, bluan kaj blankan, kiel la flago de Serbio, sed sen ties enmetita blazono.


Urboj redakti

Esperanto-vivo redakti

En la Serba Respubliko estas du Esperanto-societoj, po unu en Tesliĉ kaj Banja Luka, kaj kelkaj esperantistoj en aliaj lokoj.


Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti