ISO

Gradiška/Bosanska Gradiška (cirile Градишка/Босанска Градишка) estas urbo norde en la Serba Respubliko de Bosnio kaj Hercegovino kaj ĉefurbo de samnoma distrikto. La urbo havas ĉirkaŭ 18.000 loĝantojn, la distrikto ĉirkaŭ 60.000, sur areo de 762 km².

Gradiška
municipality of Bosnia and Herzegovina • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Bosnio kaj Hercegovino
Regiono Serba Respubliko
Poŝtkodo 78400
Telefonkodo +387-51
Retpaĝaro http://www.opstina.gradiska.com
Politiko
Urbestro Nikola Kragulj
Demografio
Loĝantaro 59,974 (1 991)
Loĝdenso 79 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj Koordinatoj: 45°8′N 17°15′O  /  45.133°N, 17.25°O / 45.133; 17.25 (Gradiška) (mapo)
Alto 130 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 762 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Gradiška (Tero)
Gradiška (Tero)
DEC
Gradiška
Gradiška
Situo de Gradiška
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gradiška [+]
vdr
Rivero Sava, vido de la ponto en Gradiška

La serbaj loĝantoj nun emas eviti la adjektivon Bosanska (= bosnia) kaj nomi la urbon simple Gradiška (= urbeto). Ankaŭ la urba blazono portas nur tiun nomon. Ĝin uzas ankaŭ pluraj vikipediaj artikoloj (serbokroata, angla, serba, sveda).

La urbo situas ĉe rivero Sava, kiu estas la limo al Kroatio, ĉirkaŭ 40 km norde de Banjaluko. La kroata urbo aliflanke de la rivero estas Stara Gradiška (= malnova Gradiška, malnova urbeto).

Loĝantaro redakti

En 1991 la 59.974 loĝantoj de la distrikto deklaris sin anoj de jenaj etnoj:

Trafiko redakti

Gradiška situas ĉe Nacia Vojo 16 (E661) inter Banjaluko kaj la kroata aŭtovojo 3 (inter Zagrebo kaj Beogrado). Estas vojoj al Bosanska Dubica kaj Prijedor. Sur rivero Sava trafikas ŝipoj.

La plej proksima fervoja stacio estas Okučani, ĉ. 20 km norde, en Kroatio.