Prijedor
Prijedor (cirile Приједор) estas urbo kaj komunumo en la Serba Respubliko de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi situas nord-okcidente en la regno, ĉe rivero Sana, 48 km okcidente de Banjaluko kaj 110 km sude de Zagrebo.
Prijedor | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Bosnio kaj Hercegovino | ||
Ŝtato | Serba Respubliko | ||
Poŝtkodo | 79101 | ||
Telefonkodo | +387-52 | ||
Retpaĝaro | www.opstinaprijedor.org | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 119,096 (2 005) | ||
Loĝdenso | 143 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | Koordinatoj: 44°59′N 16°43′O / 44.983°N, 16.717°O (mapo) | ||
Alto | 136 m | ||
Areo | 834 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
El ĉirkaŭ 120.000 loĝantoj de la komunumo ĉirkaŭ 65.000 vivas en la urbo mem. Ĉ. 17.000 estas rifuĝintoj, kiuj alvenis dum la milito de 1992–1995. Plimulto estas serboj; dum la milito foriris ĉirkaŭ 24.000 ne-serboj, sed ili parte revenis. Minoritataj etnoj estas bosnianoj, kroatoj, romaoj, ĉeĥoj, ukrainoj, rumanoj kaj slovenoj.