Kikinda, serbe Кикинда [kikinda], hungare Nagykikinda [nadjkikinda], germane Groß-Kikinda, rumane Chichinda Mare estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato, kies distriktejo ĝi estas. La urbonomo devenas el la hungara, signifanta prunelo. Ankoraŭ 9 vilaĝoj apartenas al la municipo :

Kikinda
serbe: Кикинда, hungare: Nagykikinda, germane: Groß-Kikinda, rumane: Chichinda Mare
komunumo
Urbodomo en Kikinda
Blazono
Oficiala nomo: Кикинда
Ŝtato Serbio Serbio
Duoninsulo Balkano
Regiono Vojvodino
Distrikto Norda Banato
Opŝtino Opŝtino Kikinda
Historiaj regionoj
Situo Kikinda
 - alteco 73 m s. m.
 - koordinatoj 45° 49′ 28″ N 20° 27′ 33″ O / 45.82444 °N, 20.45917 °O / 45.82444; 20.45917 (mapo)
Areo 189,0 km² (18 900 ha)
Loĝantaro 38 065 (2011)
Denseco 201,4 loĝ./km²
Unua skribmencio 1432
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 23300
Telefona antaŭkodo (+381) 230
Aŭtokodoj KI
Situo enkadre de Serbio
Situo enkadre de Serbio
Situo enkadre de Serbio
Vikimedia Komunejo: Kikinda
Retpaĝo: www.kikinda.rs
Mamuto Kika, mamuta skeleto elfosita en 1996, Nacia muzeo de Kikinda

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefa vojo kaj fervojo Senta-Temesvár, krome estas fervojo al Beogrado.

Historio redakti

La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895, tiu regiono estis tre konvena por ili. Skribitaj fontoj mencias la lokon unuafoje en 1423. La komunumo senhomiĝis dum la turkoj. Inter 1751-1753 alvenis serboj, kiuj estis limgardistoj. Pli poste alvenis ankaŭ hungaroj kaj germanoj. En 1848 okazis sanga ribelo, en 1849 la hungara armeo okupis la urbon de serboj. En 1910 loĝis en la urbo 26.795 da loĝantoj (14.148 serboj, 5.968 hungaroj, 5.855 germanoj, 436 rumanoj, 219 ciganoj). La urbo apartenis al Torontál. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) komencis okupi la regionon, dume proksimiĝis ankaŭ la rumana armeo. Inter ili preskaŭ okazis milito, ĉar Britio kaj Francio sekrete promesis la regionon al ambaŭ ŝtatoj. Fine la regiono estis duonigita. La urbo apartenis al la serba flanko, kie kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la germanoj okupis la regionon.

Nun en la urbo vivas 38 065 da homoj (28 425 serboj kaj 4504 hungaroj).

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti