Árpád Jeszenszky

Árpád Jeszenszky [jesenski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jeszenszky Árpád estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

Árpád Jeszenszky
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de majo 1896(nun 1896-05-20)
en Hungario Nagykikinda (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 11-an de julio 1988
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater University of Horticulture and Food Industry • Universitato Eötvös Loránd • University of Horticulture and Food Industry
Okupo
Okupo terkultivisto • universitata instruisto • verkisto
vdr

Árpád Jeszenszky[1] naskiĝis la 20-an de majo 1896 en Nagykikinda (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Kikinda en Serbio), li mortis la 11-an de julio 1988 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Árpád Jeszenszky forlasis la gimnazion kaj estis ĝardenisto en 1912. Tamen li maturiĝis en Budapeŝto en 1914, poste li batalis dum la 1-a mondmilito. Li estis militkaptito en Rusio (1915–1918), hejmenveninta li akiris ĝardenistan diplomon, en 1923 li doktoriĝis en Scienca Universitato de Budapeŝto kiel la unua ĝardenisto. Ekde 1919 li laboris en pluraj lokoj, inter 19231947 li estis ministeria inspektoro de bredado pri silkraŭpoj, foje pri agronomio. En tiu periodo li estis ankaŭ redaktoro de signifaj agronomiaj revuoj. En 1945 li akiris agronomian diplomon en altlernejo en Budapeŝto. Inter 1947-1949 li estis katedrestro en kampuso de Agrikultura Universitato, poste li laboris en agrikultura instituto. En 1957 li emeritiĝis, tamen li instruis plu en kampuso de Keszthely, eĉ li estis katedrestro. Li kandidatiĝis en 1952, doktoriĝis en 1986 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis 3 premiojn inter 1977-1981.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Gyümölcsfatermesztési és gyümölcsfavédelmi rádiótanfolyam (1933, 1935, 1936, 1939)
  • Gyümölcsfák metszése (kunaŭtoro, 1942)
  • Útmutató a gyümölcs és zöldségfélék értékesítésére (1944)
  • Citromfélék árkos termesztése (1953)
  • A gyümölcsfák metszése képekben (1958, 1960, 1966, 1970)
  • Gyümölcstermesztés (lernolibro, 1961)
  • Oltás, szemzés, dugványozás (eldonita inter 1957-1977 11-foje, slovake 1968)
  • Kertjeink védelmében (1972)
  • Biológiai növényvédelem és növénynemesítés. Tudományos tevékenység tézisszerű összefoglalása (disertaĵo, 1984)
  • A magyar kertészet története, ahogyan megéltem (rememoroj, 1995)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo (2016)

Fontoj redakti

Referencoj redakti