Dorothea Lambert Chambers

brita tenisistino

Dorothea Lambert Chambers (naskiĝis je la nomo Dorothea Katherine Douglass la 3-an de septembro 1878, mortis la 7-an de januaro 1960) estis brita tenisistino. Ŝi gajnis sep unuopajn titolojn de la internacie renoma turniro Wimbledon kaj oran medalon ĉe la Somera olimpiko 1908.

Dorothea Lambert Chambers
Persona informo
Naskonomo Dorothea Katharine Douglass
Naskiĝo 3-an de septembro 1878 (1878-09-03)
en Ealing
Morto 7-an de januaro 1960 (1960-01-07) (81-jaraĝa)
en Kensington,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj angla
Loĝloko Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo tenisisto • volanludisto • gazonhokeisto
vdr

En 1900 Douglass debutis en unuopaĵoj ĉe Wimbledon kaj, post sukceso en la unua raŭndo, perdis sian duaraŭndan matĉon al Louisa Martin. Tri jaroj poste, ŝi gajnis sian unuan el sep virinaj unuopaj titoloj, kio do egalas al 7 titoloj en la kvar tutmonde pintaj tenisturniroj, nomataj Granda Ŝlemo. La 6-an de aprilo 1907 ŝi geedziĝis kun Robert Lambert Chambers kaj poste estis konata per sia edziĝinta familia nomo Lambert Chambers.

En 1908 ŝi gajnis la oran medalon en la virina unuopa evento en la Someraj Olimpikoj de 1908 post rekta venko en la finalo kontraŭ la samlandanino Dora Boothby.

Krom pri teniso, ŝi ankaŭ sukcese konkuris en turniroj pri badmintono kaj krome teame ludis gazonhokeon. Ŝi verkis la anglalingvan faklibron Tennis for Ladies ("Teniso por Sinjorinoj"), publikigita en 1910. La libro enhavis fotojn de tenisaj teknikoj kaj enhavis konsilojn pri vestado kaj ekipaĵo.

en 1906