Helen Wills

usona tenisisto
(Alidirektita el Helen Wills Moody)

Helen WILLS (naskiĝis la 6-an de oktobro 1905 en la urbeto Centerville, nun parto de la urbo Fremont de Kalifornio, mortis la 1-an de januaro 1998, ankaŭ konata sub ŝiaj edziĝintaj nomoj Helen Wills Moody kaj Helen Wills Roark) estas usona eksa mondfama tenisistino.

Helen Wills
Persona informo
Naskonomo Helen Newington Wills
Naskiĝo 6-an de oktobro 1905 (1905-10-06)
en Fremont
Morto 1-an de januaro 1998 (1998-01-01) (92-jaraĝa)
en Karmelo-ĉe-la-Maro
Tombo at sea
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Head-Royce School
Familio
Edz(in)o Frederick Moody, Jr. • Aidan Roark
Okupo
Okupo tenisisto • verkisto • aŭtobiografo • poeto • romanisto
vdr
en junio 1929 en la tenisklubo "ruĝblanka" de Berlino

Ŝi famiĝis pro plenumo de naŭ jaroj en la pinta pozicio en virina teniso: 1927–33, 1935 kaj 1938. Ŝi gajnis 31 turnirajn titolojn en la kvar tutmonde pintaj tenisturniroj, nomataj Granda Ŝlemo (turniroj de unuopaj, duopaj kaj miksduopaj matĉoj) dum sia kariero, inkluzive de 19 unuopaj titoloj.