István GOROVE [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gorove István estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1843). Lia patro estis László Gorove.

István Gorove
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1819 (1819-08-20)
en Peŝto
Morto 31-an de majo 1881 (1881-05-31) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László Gorove
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr
István Gorove
István Gorove inter la ministroj (li troviĝas sube kaj dekstre)

István Gorove [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1819 en Pest (urbo). Li mortis la 31-an de majo 1881 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Gorove devenis el armena familio. Li frekventis universitaton en urbo Pest, dume li jam tiam politikadis, tial li devis interrompi la lernadon. En 1839 li aliĝis en la parlamenta rondo en Pozsony. En 1842 li rondvojaĝis en Eŭropo, kie li renkontiĝis ekzemple kun Victor Hugo. Li estis deputito parlamenta inter 18481849, en 1861, inter 1865-1881. Post fiasko de la hungara liberecbatalo li rifuĝis al Turkio, poste al Parizo. Dum lia foresto li estis kondamnita je morto, sed li ricevis amnestion en 1857. Ekde 1867 li estis ankaŭ ministro.

Verkaro (elekto) redakti

  • Nemzetiség (Minoritato), (1842)
  • Nyugat. Utazás külföldön (Okcidento. Vojaĝado eksterlande), (1844)
  • Javaslat a magyar új vámtarifa tárgyában (Propono pri la nova hungara doganotarifo), (1847)

Fontoj redakti