GOROVE László, gattájai estis hungara verkisto naskita en Szamosújvár la 2-an de junio 1780 kaj mortinta en Pest (urbo) la 11-an de marto 1839.

László Gorove
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1780 (1780-06-02)
en Gherla
Morto 11-an de marto 1839 (1839-03-11) (58-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj István Gorove vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

László Gorove devenis el armena familio. Lia filo estis politikisto István Gorove. Li studis filologion en Kolozsvár, poste juron en Pest, pli poste li mastrumadis en sia bieno de Gátalja en departemento Temes. Li subtenis la sciencojn. Li publikis en revuo Tudományos Gyűjtemény de 1819 ĝis sia morto. En 1835 li iĝis membro de la Hungara Scienca Akademio.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Jetzid és Hábá (dramo; Pest, 1806)
  • Az érdemes kalmár (tendencdramo; Buda, 1807)
  • A férjfiúnak tökéletességei (Pest, 1823)
  • Eger városa történetei (Pest, 1828).

Fonto redakti