Eburborda Popola Fronto

La Eburborda Popola Fronto - france Front Populaire Ivoirien (FPI) - estas politika partio de la afrika ŝtato Ebur-Bordo, kiu en 1982 kaŝe fondiĝis fare de Laurent Gbagbo kaj Simone Gbagbo. En 1988 ĝi malkaŝe alprenis la statuson de politika partio kaj en 1990 ofiale rekoniĝis en tiu statuso. La partio komprenas sin kiel socialisma partio kaj estas membro de la Socialista Internacio.[1]

Eburborda Popola Fronto
partio
Komenco 1982 vd
Lando(j) Ebur-Bordo vd
Sidejo Abiĝano
Ideologio

socialdemokratio • maldekstra naciismo

Ĉefestro(j) Pascal Affi N'Guessan vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La partia fondinto Laurent Gbagbo en tre disputita kaj de la opozicio bojkotita prezidenta baloto la 22-an de oktobro 2000 elektiĝis prezidento de Ebur-Bordo. En la parlamenta baloto de januaro 2001 la partio atingis 96 el la entute 225 parlamentaj seĝoj.

La nuna partia prezidanto estas Pascal Affi N'Guessan, antaŭa ĉefministro de Ebur-Bordo. Li en 2001 anstataŭigis la unuan partiestron Laurent Gbagbo, kiu post sia elektiĝo de prezidento de Ebur-Bordo retiriĝis el la ofico de partia prezidanto.[2]

Gazetoj politike proksimaj al la partio estas Notre Voie ("Nia vojo") kaj Le Courrier d'Abidjan ("La kuriero de Abiĝano").

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti