Scienca Pikniko
Scienca Pikniko – la plej granda en Eŭropo subĉiela aranĝo populariganta sciencon, organizata de la Pola Radio kaj la Centro de Scienco Koperniko kaj okaziĝanta ĉiujare en Varsovio ekde 1997. Sciencaj kaj didaktikaj institucioj el Pollando kaj eksterlando prezentas ĉi tie siajn atingojn malkaŝante kulisojn de sia ĉiutaga laboro. Ili prezentas la sciencon utiligante eksperimentojn, montradon kaj ofte ankaŭ interaktivajn eksponaĵojn. En 2005 la Scienca Pikniko estis distingita de Eŭropa Komisiono kiel unu el 10 modelaj eŭropaj projektoj el la kampo „Scienco kaj socio”. Laŭ la pola modelo estis organizitaj similaj Sciencaj Piknikoj en Kartvelio kaj Kroatio.
Scienca Pikniko | ||
---|---|---|
Komenco | 1997 vd | |
Geografia situo | 52° 13′ 40″ N, 21° 2′ 3″ O (mapo)52.227821.0342Koordinatoj: 52° 13′ 40″ N, 21° 2′ 3″ O (mapo) | |
| ||
Historio
redaktiLa unua Scienca Pikniko (de la Pola Radio BIS) okazis la 14-an de junio 1997 sur Rynek Nowego Miasta (Novurba Foirejo) kaj Podzamcze (Apudkastelejo). Partoprenis ĝin 17 varsoviaj institucioj, kiuj en 13 tendoj prezentis eksperimentadon kun montrado pri fiziko, arkeologio kaj medicino. Frekventis ĝin pli ol 3000 partoprenantoj, kion la scienca medio konsideris sukceso. La 14-a Scienca Pikniko okazis junie 2010 en la Parko al Marŝalo Edward Rydz-Śmigły en la kvartalo Powiśle (Postvistulejo). Nuntempe, ekde 2013, la Piknikoj okazas en Nacia Stadiono en Varsovio.
Dum laŭvicaj jaroj nombro de organizantoj kaj vizitantoj rapide kreskis. En 2006 alvenis ĉ. 150 mil de interesitoj. Partoprenis ĝin 200 institucioj. Okazis kelkcento da eksperimentoj kaj montroj. De 2005 estas invitata speciala gasto, kiu estis Germanio, en 2006 – Francio, en 2007 – Eŭropa Unio. Ekde 2001 ĉiu Pikniko havas sian gvidtemon. De 2008 Scienca Pikniko estas aranĝata komune de la Pola Radio kaj la Centro de Scienco Koperniko. En 2011 oni povis admiri roboton ASIMO.
Gvidaj temoj de Sciencaj Piknikoj
redakti- 2001 Per kio surprizos nin la mondo?
- 2002 Kion la scienco donas al arto
- 2003 DNA (deoksiribonuklea acido) – via vivo
- 2004 Scienco sen limoj
- 2005 Fiziko suronde
- 2006 La mondo post 10 jaroj. Provu antaŭdiri la estonton.
- 2007 Matematiko kaj ni
- 2008 Lernu la lingvon de scienco
- 2009 La scienco inter steloj
- 2010 La Granda Mikromondo
- 2011 Libereco
- 2012 Energio
- 2013 Vivo
- 2014 Tempo
- 2015 Lumo[1]
- 2016 Sano[2]
- 2017 Tero - la 3-an de junio okazis la 21-a Pikniko. Interalie oni povis:
- konatiĝi kun evoluo de satelita teknologio kaj problemoj de tergloba komunikado
- kolekti informojn pri diverseco de grundoj (ekz. sur la pado de sensoj)
- observi neŭronojn sub mikroskopo
- konvinkiĝi kiel aspektis specioj de bestoj pli aĝaj ol la homaro
- 2018 Movo - la 9-an de junio 2018 okazis 22-a Pikniko. Oni povis interalie:
- konversacii kun sciencistoj pri movo de partikloj en partikla akcelilo
- akiri informojn pri glaciejoj ĉe posteno de la Centro de Polusaj Studoj
- ekvidi terenan motorciklon movigatan de elektro kaj boaton movigatan de la suno ĉe posteno de AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio en Krakovo
- ekscii pri migradoj, kreante i.a. vivajn desegnojn aŭ ludante rolludon
- provi eksterskeleton por 3 personoj ĉe posteno de Fasonada Fakultato de la Akademio de Belartoj en Varsovio
- profiti ĉeeston de sciencistoj, „prunteprenante" ilian tempon kaj scion kadre de t.n. Sciencoteko
- 2019 Ni kaj maŝinoj - la 11-an de majo okazis la 23-a Pikniko. En la zonoj: Estonteco, Sano, Kultaj Eksperimentoj, Familio, Faru tion mem, Civilizacioj, Eksterlandaj Gastoj oni povis sperti i.a.:
- testado de tridimensia printado kaj agado de robotoj
- partopreno en "kvieta diskoteko"
- vidi tempeston (bow echo) el 2017 en Pollando
- vidi elektronikan makzelon kaj eksterskeleton/ekzoskeleton
- observi trapason de kirurgia operacio
- ludi ĉe lasera harpo
- kunmeti propran roboton R2D2 (heroo de Stelaj Militoj)
- mueli grenon en kopio de malnova manmuelejo
- prepari molekulan ĵeleon
- 2020 Klimato - ne okazis pro la kronvirusa malsano de 2019.
- Malgraŭ tio la 9-an de majo okazis virtuala pikniko. Pli ol 70 video-filmoj kun aktualaj komentarioj. Temoj: Vojaĝoj, Klimato kaj ni, Zono de estonteco, Eksperimentoj, Faru tion mem, Zono de la sano, Zono de la familio, Zono de civilizacio, Astro-zono. Virtualaj vizitoj en altlernejoj kaj institucioj
- 2021 Virtuala Pikniko Klimato kaj ni, de la 8-a 15-a de majo
- Estas rekomendataj esperantlingvaj prilaboraĵoj de bulgara ekologo Hristo Marinov.
Iniciatintoj
redaktiProfesoro Łukasz Turski, Centro de Teoria Fiziko de Pola Scienca Akademio
Robert Firmhofer, Pola Radio (de 2006 direktoro de la Centro de Scienco Koperniko)
Krystyna Kępska-Michalska, Pola Radio
En 1998 ili estis distingitaj de la premio je la nomo al Prof. Hugo Steinhaus. La Scienca Pikniko estis inspiro al multaj iniciatoj popularigantaj sciencon, i.a. al kreo en Varsovio de la Scienc-Centro Koperniko.
Partoprenantaj institucioj
redaktiEn Sciencaj Piknikoj ĉiujare partoprenas ĉ. 250 institucioj: altlernejoj, esploraj institutoj, muzeoj kaj kulturaj institucioj, fondaĵoj ligitaj kun scienco, sciencaj rondoj, ktp. Ili venas de la tuta Pollando kaj de eksterlando: Britujo, Bulgario, Ĉinio, Ĉeĥio, Danio, Egiptio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hungario, Irlando, Italio, Libano, Litovio, Maroko, Meksiko, Portugalio, Slovakio, Slovenio, Svislando, Usono.
En 2009 okaze de Internacia Jaro de Astronomio Esperanto-Klubo ĉe la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko prezentis ekspozicion: "Orientaj simboloj de kosmo", bazitan sur Vikipedio fare de Krzysztof Śliwiński kaj muzeaj eksponaĵoj, kiu poste migris al internaciaj E-aranĝoj en Litovio kaj Ĉinio. De la lastaj jaroj inter partoprenantoj estas ankaŭ varsovia filio de Pola Esperanto-Asocio.
Dum la Pikniko estas reprezentataj diversaj sciencaj branĉoj: ekzaktaj, sociaj, humanismaj kaj natursciencaj.
Bibliografio
redakti- Mikołaj Marcela (redaktoro), Popularyzacja nauki w nowej rzeczywistości. Jak organizować festiwale nauki po pandemii koronawirusa (Scienca popularigo en la nova realo. Kiel organizi festivalojn de la scienco post kronvirusa pandemio), Forum Festiwali Nauki, Uniwerytet Śląski w Katowicach, Katowice, 2020, p. 40, ISBN 978-83-226-3935-1
Referencoj
redakti- ↑ Znamy termin i temat kolejnego 19. Pikniku Naukowego! (arkivo)
- ↑ 20. PIKNIK NAUKOWY POD HASŁEM „ZDROWIE” Arkivigite je 2016-04-13 per la retarkivo Wayback Machine ([1])
Eksteraj ligiloj
redakti- Virtuala pikniko
- Scienca Pikniko (pole kaj angle)
- Filmo pri 2015 Scienca Pikniko