James Krüss

germana verkisto

James KRÜSS (naskiĝis la 31-an de majo, 1926, mortis la 2-an de aŭgusto, 1997) estis germana verkisto.

James Krüss
Persona informo
James Krüss
Naskonomo James Jacob Hinrich Krüss
Naskiĝo 31-an de majo 1926 (1926-05-31)
en Helgoland
Morto 2-an de aŭgusto 1997 (1997-08-02) (71-jaraĝa)
en Gran Canaria
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Familio
Gefratoj Erni Rickmers vd
Profesio
Alia nomo Markus Polder • Felix Ritter vd
Okupo poeto • verkisto de porinfana literaturo • dramaturgotradukistoverkistoĵurnalisto • prozisto vd
Aktiva dum 1950– vd
Verkado
Verkoj Timm Thaler vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lernejo nomita honore al James Krüss

Kiel filo de elektrikisto li naskiĝis sur la insulo Helgoland. Li studis por fariĝi instruisto, sed neniam laboris en tiu ĉi profesio, ĉar li post siaj unuaj literaturaj provoj preferis vivteni sin de la verkado.

La verkaro de James Krüss konsistas precipe el romanoj, rakontoj kaj radiodramoj por infanoj kaj junuloj. Ili krom fantastaj kaj humuraj elementoj ankaŭ montras socikritikajn trajtojn. Tion bonege elmontras la ruza oka strofo de la poemo Das Königreich von Nirgendwo (La Regno de Nenie), al kiu estas ligilo pli sube. Unu el liaj plej famaj verkoj estas la porinfana romano Timm Thaler oder Das verkaufte Lachen. Inspirite de la rakonto La Mirinda Historio de Petro Schlemihl de Adelbert von Chamisso li rakontas pri orfa knabo, kiu vendas sian ridon, por povi vivi sen materiaj zorgoj.

James Krüss mortis en Tafira Alta, Kanariaj Insuloj.

Listo de verkoj redakti

  • Der Leuchtturm auf den Hummerklippen (rakonto, 1956)
  • Mein Urgroßvater und ich (romano, 1959)
  • Timm Thaler oder Das verkaufte Lachen (romano, 1962)
  • Mein Urgroßvater, die Helden und ich (romano, 1967)
  • Timm Thalers Puppen oder Die verkaufte Menschenliebe (romano, 1979)
  • Nele oder Das Wunderkind (1986)


Eksteraj ligiloj redakti