Zoran Zaev
Zoran Zaev (Makedone: Зоран Заев), naskiĝinta la 8-an de oktobro 1974 en Strumica, estas nord-makedona ŝtatisto, membro de la Socialdemokrata Unio de Makedonio (SDSM)
Zoran Zaev | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1974 (48-jaraĝa) en Strumica, Socialisma Respubliko Makedonio, ![]() |
Lingvoj | makedona |
Ŝtataneco | Nord-Makedonio • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio |
Alma mater | Faculty of Economics, Ss. Cyril and Methodius University of Skopje |
Familio | |
Edz(in)o | Zorica Zaeva |
Okupo | |
Okupo | politikisto • ekonomikisto • partoprenanto de internacia forumo |
TTT | |
Retejo | http://www.sdsm.org.mk/Pretsedatel.aspx |
Elektita urbestro de sia hejmurbo en 2005, li estis reelektata dufoje. En 2013, li prenis la prezidantecon de la SDSM kaj sukcedis la historian gvidanton Branko Crvenkovski. Sekvante la deputitajn balotojn de 2016, li iĝis en majo 2017 Prezidanto de la Registaro de Nord-Makedonio.