Massimo CAMPIGLI (naskiĝinta Max Ihlenfeld la 4-an de julio 1895[1] en Berlino, mortinta la 31-an de majo 1971 en Saint-Tropez) estis germana-itala ĵurnalisto, pentristo kaj grafikisto kiu i.a. anis en la movado de kubismo.

Massimo Campigli (1967)

Vivo redakti

Post pasigo de la plejmulton de la infaneco en Florenco li transloĝiĝis en 1909 Milanon kie li ekkontaktis artistojn, i.a. de futurismo. En 1919 li iris kiel fremdlanda korespondanto de la taggazeto Corriere della Sera Parizon kie li flegis frekventi la kafejon Café du Dôme je Montparnasse, renkontiĝejo de multaj aristoj (ekz. de Giorgio Di Chirico, Alberto Savinio, Gino Severini kaj Filippo De Pisis). Tio lin inspiris mem ekpentristi.

Tre influis lin la malnovegiptaj artoj kiujn li vidis muzee, aparte je Luvro: tiaj ĉi impresoj gravis dum la tuta artista vivo. Krome li intense okupiĝis pri la kubismaj verkoj de Fernand Léger kaj pri la metafizika pentradoarto de Carlo Carrà. Ankaŭ la t.n. klasikisma periodo de Pablo Picasso ne neglektatu koncerne inspiradofontojn. En 1927 li rezignis tute pri ĵurnalismo kaj decidis iĝi liberprofesia artisto. Post vizito de la Etruska muzeo ĉe Giulia-vilao en Romo en 1928 Campigli ŝatis pentri nostalgiajn, eterajn virinojn antaŭ arkaika fono. Tiaj motivoj estis gravontaj ĝisfine.

Inter 1927 kaj 1930 li partoprenis la ekspoziciojn de la grupo "Novecento" en Zuriko, Amsterdamo, Berlino kaj Berno. En 1933 Campigli estis subsignanto de la manifesto Manifesto della Pittura Murale kune kun Mario Sironi, Carlo Carrà kaj Achille Funi. En 1937 en la kadro de la nazia agado pri degenerita arto forigitis el la Hesia Landa Muzeo de Darmstadt lia tabulbildo Frau am Brunnen. Pli malfrue akiris ĝin lal aŭstra kolektisto Emanuel Fohn.[2]

En 1939 Campigli reiris Venecion. Tiam estiĝis multaj grafikaĵoj. Inter 1945 kaj 1951 li vivis kaj laboris en Parizo, poste en Romo. Ekde 1963 li troviĝis ĉe la Lazura Marbordo.

Referencoj redakti

  1. biografio
  2. kp. la datenaro Datenbank zum Beschlagnahmeinventar der Aktion "Entartete Kunst", esplorsekcio de la Libera Universitato Berlino

Eksteraj ligiloj redakti