Esperantonimoj

Esperanto vortaro
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperantonimoj estas komuna nomo por Esperantaj antonimoj, homonimoj, paronimoj, sinonimoj, kiel ilin nomis en sia libro Marinko Ĝivoje.

Esperantonimoj
Esperantonimoj
Esperantonimoj
Aŭtoro Marinko Ĝivoje
Eldonjaro 1973
Urbo Milano
Eldoninto La Patrolo
Paĝoj 111
vdr

Eldonoj de la libro

redakti
  • Ĝivoje, Marinko , Esperantonimoj (1-a eldono, Milano, La Patrolo, 1973, 111 p., 17, broŝ.)
  • Ĝivoje, Marinko , Esperantonimoj, Antonimoj, homonimoj, paronimoj, sinonimoj, vortludoj. (2-a kompletigita eldono, , Pisa, Edistudio, 1979, 119 p., 17 cm, broŝ.)
  • Ĝivoje, Marinko , Esperantonimoj, Antonimoj, homonimoj, paronimoj, sinonimoj, vortludoj. (3-a kompletigita eldono, , Pisa, Edistudio, 2020, 119 p., 17 cm, broŝ.)

Recenzoj

redakti
 
 La apero de Esperantonimoj estas salutinda iniciativo; la libro meritas senrezervan rekomendon, tiom pli, ke, kiel prave diras en sia enkonduko d-ro István Szerdahclyi, “en Esperanto ĝis hodiaŭ dolore mankas la semantika priskribo de la lingvo”.

La verkon, kun tre interesa antaŭparolo de la aŭtoro Marinko Ĝivoje, formas listoj de antonimoj, homonimoj, paronimoj, sinonimoj kaj vortludoj, tre helpaj por pli ĝusta uzo de la lingvo. Espereble ĉi tiu pionira verko malfermos la vojon al pli kompletaj studoj semantikaj. La libron ornamas amuzaj ilustraĵoj faritaj de s-roj Mangini, Bakalov kaj Srebrniĉ, kaj, mi ripetas, ĝi estas absolute rekomendinda.

Sed, jam eksterteme, kion, je la diablo, signifas la kabala frazo Fartu juse kun via kulturo paradanta en la dorsa kovrilo? 
— F. de Diego. Boletín n202 (mar 1974)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti