Malgranda Revuo estis Esperanta periodaĵo, aperinta neregule en Hagge (Svedio) dum dek jaroj de 1943 ĝis 1952. Ĝi estis eldonita de Stellan Engholm, kiu ankaŭ redaktis ĝin kaj verkis multajn artikolojn kaj tradukojn mem.

Krom literaturaĵojn kaj recenzojn ĝi ankaŭ enhavas diskutojn pri organizaj problemoj de la Esperanto-movado. Aperinta en neŭtrala Svedio en periodo dum kaj tuj post la dua mondmilito, dum kiu multaj aliaj Esperanto-periodaĵoj pro politikaj aŭ financaj kialoj devige mutiĝis, ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas interesa kiel fonto por la historio de la Esperanto-movado. Tiel ĝi ekzemple informis pri kaj protestis kontraŭ la supremo de Esperanto en la orient-eŭropaj ŝtatoj sub la regado de Stalino. Plej multaj kontribuantoj hodiaŭ apenaŭ plu estas konataj. Escepto estas ekzemple la skota esperantisto William Auld.

Eksteraj ligiloj redakti