Johano Georgo la 2-a (Saksio)

Johano Georgo la 2-a de Saksio (naskiĝis la 31-an de majo[jul.]/ 10-an de junio 1613[greg.] en Dresdeno; mortis la 22-an de aŭgusto[jul.]/ 1-an de septembro 1680[greg.] en Freiberg) estis princo el la dinastio Wettin de la albertida linio. Ekde 1656 li estis elektoprinco de la elektoprinclando Saksujo kaj ĉefmarŝalo de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio.

Johano Georgo la 2-a de Saksio
Princo-elektisto de Saksio
Johano Georgo la 2-a, pentraĵo de Johann Fink, antaŭ 1675
Johano Georgo la 2-a, pentraĵo de Johann Fink, antaŭ 1675
Regado 16561680
Antaŭulo Johano Georgo la 1-a, lia patro
Sekvanto Johano Georgo la 3-a, lia filo
Persona informo
Johann Georg II. von Sachsen
Naskonomo germane Kurfürst Johann Georg II. von Sachsen
Naskiĝo 31-an de majo 1613 (1613-05-31)
en Dresdeno
Morto 22-an de aŭgusto 1680 (1680-08-22) (67-jaraĝa)
en Freiberg
Tombo Katedralo de Freiberg vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Elektoprinclando Saksio vd
Familio
Dinastio Albertidoj, branĉo de la dinastio Wettin • Dinastio Wettin vd
Patro Johano Georgo la 1-a de Saksio vd
Patrino Magdalena Sibila de Prusio vd
Gefratoj Morico, duko de Saksio-Zeitz • Aŭgusto de Saksio-Weißenfels • Christian I, Duke of Saxe-Merseburg • Magdalene Sibylle of Saxony • Sophia Eleonore of Saxony • Marie Elisabeth of Saxony vd
Edz(in)o Margravine Magdalene Sibylle of Brandenburg-Bayreuth vd
Infanoj Johano Georgo la 3-a de Saksio • Erdmuthe Sophie of Saxony • Sybille Marie von Sachsen vd
Profesio
Okupo artkolektanto vd
Aktiva en Dresdeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Johano Georgo la 2-a, prezentaĵo el kronfesta taglibro el la jaro 1658

Vivo redakti

Johano Georgo estis filo de la saksa elektoprinco Johano Georgo la 1-a (1585–1656) el ties dua geedzeco kun Magdalena Sibila (1586–1659), filino de duko Albreĥto Frederiko de Prusujo.

Lian regotempon karakterizis la ekonomia rekonstruo de Saksujo post la Tridekjara Milito. La ekonomio iom post iom reviviĝis, al kio kontribuis establiĝintaj kaj ankaŭ novaj metioj kaj manufakturoj (teksa industrio, karbominado, vitro k.a.). La arĝento el la Ercmontaro plenigis la malplenajn princajn kasojn, kaj la foirego en Lepsiko enportis novajn enspezojn. Ankaŭ la bohemiaj protestantaj rifuĝintoj (1654) kontribuis novajn enspezojn por la ekonomio. Krom tio la elektistoprinca administrado klopodis protekti la tradiciajn rajtojn de la kamparanaro.

La ĉefaj interesoj de la elektistoprinco tamen ne lokis sur ekonomia, sed sur kultura tereno. Sub lia regeco Dresdeno fariĝis eŭropa centro de arto kaj muziko, precipe de religia muziko. Li revivigis la dresdenan kortegokapelon kaj altiris multajn italajn artistojn al sia kortego, kiuj post lia morto estis maldungitaj pro ŝparaktivecoj. Laŭ la stilo de la franca reĝo Ludoviko la 14-a li komencis per la baroka plibeligo de siaj loĝlokoj. La ekonomia reviviĝo de la lando ebligis ankaŭ kreskan nombron da festaĵoj. La korteganaro nombris en 1676 pli ol 300 personojn. Perukoimposto de 10 taleroj (1676) kaj sledoregularo (1682) fariĝis necesaj, ĉar ankaŭ pli malaltaj klasoj volis esprimi sian plibonigitan situacion per statosimboloj.[1]

La rekonstruado post la Tridekjara Milito kaj lia elspeza kortegomastrumado manĝegis gigantajn sumojn, kondukis al minacanta ŝtatbankroto (1660) kaj enigis Johanon Georgon la 2-an en politikan dependecon de la franca reĝo Ludoviko la 14-a, kiu pagis al li konsiderindajn sumojn. La elektistoprinco provis egaligi la malavantaĝojn de ĉi tiu interligo per sekreta diplomatio kun la imperiestro, Brandenburgio kaj Bavarujo (1664).[2] Je sia morto li postlasis konsiderindajn ŝuldojn de proksimume 4 milionoj taleroj.[3]

Lia regado postlamis je la evoluigo de la absolutismo kaj de konstanta armeo post la kontraŭuloj en Bohemujo kaj Prusujo, kiuj estis senpotencigintaj la klasoparlamentojn jam en 1620 resp. 1663. Johano Georgo la 2-a restis dependa de la saksaj klasoreprezentantoj. Ankaŭ lia eksterapolitika agosfero estis relative modesta, komparate ekzemple kun tiu de la Granda Elektisto-Princo en Brandenburgio. Konvene malfavore ankaŭ rezultis la prijuĝo de franca marŝalo: „Ĉi tiu princo estis nepre nazkondukata de fremda mano kaj montris en nenio diligenton, ol dum ĉiujn siajn vivotagojn drinki supermezuro; li estis heredinta ĉi tiun maloftan econ de sia patro. Liaj plej noblaj konsilantoj estis plene dependaj de la imperiestra kortego. (…)[1]

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 Komp. Andrea Martin: Magdalena Sybilla von Neitschütz, pj. 25–28
  2. Vgl. F.-L. Kroll: Die Herrscher Sachsens, S. 153
  3. Georg Piltz: August der Starke, p. 6.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti