Fruktodona Societo

La Fruktodona Societo, germane Fruchtbringende Gesellschaft, latine Societas fructifera (1617–1680) estis germana lingva akademio, la unua kaj plej granda iam ekzistanta. Kiel sian simbolon ĝi havis la mult-uzeblan kokosplanton kun la moto "ĉio utiligeblas", germane „Alles Zu Nutzen“.

Societa bildo de la Fruktodona Societo: Palmaro kun portreto de princo Ludoviko de Anhalt-Köthen.
Germana poŝtmarko pri la Fruktodona Societo, 2017

Multaj ĝiaj membroj estis nobeloj kaj regnestroj ene de la Sankta Romia Imperio. Modelo por ĝi estis la italaj renesancaj akademioj, ekzemple Accademia della Crusca, sed ĝi ankaŭ similetis al kavaliraj ordenoj, nobelaj societoj kaj fratularoj, kaj nur parte funkciis kiel klerula kaj literatura asocio.

La societon gvidis sinsekve:

Detaloj redakti

La societo nomiĝis, pro sia emblemo (palmujo) ankaŭ "Palmordeno" (Palmorden). Ĉiu membro ricevis kaŝnomon honoran kiu ne malofte sonis priridinde. Prezidanto ĉiam estis princo, kaj ankaŭ la plejmulto de la societo konsistis el nobeloj. Kvankam apartenis al ĝi gravuloj (politikistoj kiel Karolo la 10-a Gustavo de SvedioFrederiko Vilhelmo de Brandenburgio; poetoj: Martin Opitz, Friedrich von Logau, Diederich von dem Werder, Andreas Gryphius) la okupiĝoj restis tro ofte tro banalaj kaj eksteren orientitaj. Pro siaj purismaj tendencoj la societo en la kuro de la tempo igis sin mem primokenda. En 1680 ĝi malfonditis. En 2007 iĝis refondiĝo sub la nomo Nova fruktodona societo.

Literaturo redakti

  • Barthold, Geschichte der Fruchtbringenden Gesellschaft (Berl. 1848)
  • G. Krause, Der Fruchtbringenden Gesellschaft ältester Ertzschrein (Leipz. 1855)
  • H. Schultz, Die Bestrebungen der Sprachgesellschaften des 17. Jahrhunderts für Reinigung der deutschen Sprache (Götting. 1888)
  • H. Wolff, Der Purismus in der deutschen Literatur des 17. Jahrhunderts (Straßb. 1888)
  • Dissel, Die sprachreinigenden Bestrebungen im 17. Jahrhundert (Hamb. 1895).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 178-179 (ĉi tie interrete)

Eksteraj ligiloj redakti